16-a de majo
Aspekto
(Alidirektita el 16-an de majo)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 16-a de majo estas la 136-a tago de la jaro (la 137-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 229 tagoj restas.
Je la 16-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 218: En Emesa Elagabalo iĝis imperiestro de Romio - supozata filo de Karakalo
- 1532: Thomas More rezignis plenumi funkcion de la kanceliero de Anglio
- 1605: Paŭlo la 5-a iĝis papo
- 1654: Venko de turka ŝiparo kontraŭ Venecia respubliko en la batalo de Dardaneloj
- 1657: Polesio: dum masakro en Janów (Bresta regiono) estis kruele murdita de kozakoj pola jezuito Andrzej Bobola - kanonizita en 1938, en 2002 proklamita patrono de Pollando
- 1702: Incendio de urbo Upsalo en Svedio
- 1763: Unua renkonto de angla leksikografo Samuel Johnson kun sia skota juristo James Boswell, sia venonta biografo
- 1792: Malfermo de la plej granda operejo en Venecio - Teatro La Fenice per spektaklo de Giovanni Paisiello
- 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ la Rusia Imperio — prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a anoncis batalon kontraŭ la insurekcio ordoninte al sia armeo invadon
- 1803: Francio rompis pactraktaton kun Unuiĝinta Reĝlando
- 1833: Antonio López de Santa Anna iĝis unuafoje prezidento de Meksiko
- 1842: Unua organizita konvojo de veturiloj kun 100 setliĝontoj ekiris laŭ Oregona vojo al Sovaĝa okcidento
- 1846: En Portugalio eksplodis ribelo kontraŭ reĝino Maria la 2-a
- 1865: En hispana armeo oni forigis postulon de "sanga pureco"
- 1866: Norman Robert Pogson malkovris asteroidon Silvio
- 1868: Nacia teatro en Prago komencis konstruiĝi
- 1888: Emil Berliner, usona elektroteknikisto prezentis inventitan de si gramofonon
- 1901: Unua matĉo de futbalo ekster Britio okazinta en Montevideo finiĝis per venko de Argentina nacia teamo de futbalo super Urugvaja nacia teamo de futbalo kun la rezulto 3:2
- 1903: En Florenco aperis Pensoj de la moderna polo, la plej konata libro de Roman Dmowski - en Pola Popola Respubliko malpermesita
- 1912: Itala-turka milito: venko de itala armeo en la batalo de Rodoso
- Unua mondmilito
- 1915: Batalo de Konary (distrikto Sandomierski) inter aŭstria-hungara armeo kaj la armeo de la Rusia Imperio komenciĝis
- 1916: Subskribo de la Sykes-Picot-akordo, sekreta interkonsento inter la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj la Tria Respubliko de Francio pri disdivido de influsferoj en Mezoriento post fino de la unua mondmilito
- 1919: Ŝtata Universitato fondiĝis en Erevano, la ĉefurbo de Armena Respubliko
- 1920: Johana de Arko estis sanktigita de papo Benedikto la 15-a
- 1920: Dua Pola Respubliko: parlamentaj balotoj en Libera Urbo Dancigo okazis post ties forigo de Vajmara Respubliko
- 1921: Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio estis fondita
- 1929: Usono: transdono de la unuaj Oskar-premioj de la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj en Los-Anĝeleso
- 1932: Sovetunio anoncis bataldirektivojn de la ŝtato kaj partio kontraŭ religio
- 1935: En Prago oni subskribis ĉeĥoslovakan-sovetan pakton pri reciproka helpo
- Dua mondmilito
- 1940: Masakro de Katin: lasta informo pri forveturigo en nekonatan direkton de polaj oficiroj internigitaj en Sovetunio; franca kampanjo: dum la batalo de Stonne (Ardennes) franca peza tanko Char B1-bis komandata de kapitano Pierre Billotte atakis fronte grupon de germanaj tankoj detruante 13, ĝi mem malgraŭ ricevo de 140 paftrafoj, retiriĝis sendetrua; registaro de Francio decidis, ke ĝi ne forlasos Parizon, kiun oni devas defendi - oni decidis alvenigi generalon Maxime Weygand, guberniestro de Parizo generalo Pierre Hering postulis forlason de la ĉefurbo
- 1941: Ólafur Thors iĝis ĉefministro de Islando
- 1943: ribelo en varsovia geto: nazioj detruis la Grandan Sinagogon laŭ ordono de Jürgen Stroop, kiu mem bruligis eksplodaĵon; Operaco Reinhardt: germanaj policaj taĉmentoj pafmortigis en Skała sur loka juda tombejo ĉirkaŭ 500 judojn; nokte de la 16-a/17-a de majo brita 617-a Bomba Skadro de Royal Air Force bombis akvobaraĵojn en Ruhr-regiono (Möhne, Edersee kaj Sorpe) kaŭzante katastrofajn detruojn en valo de la rivero Ruhr
- 1944: en Aŭŝvico komenciĝis ribelo de ciganoj; komenciĝis deportado de preskaŭ 438 mil judoj de Hungario al Aŭŝvico; Kampanjo de Italio: Franca Ekspedicia Korpuso atingis Esperia; en Londono subskribo de interkompreno pri civila administrado de Norvegio inter la registaroj de Britio, Usono kaj Sovetunio, post ĝia liberigo fare de Aliancanoj
- 1945: Malaka Markolo: brita 26-a Militŝiparo de Destrojeroj sinkigis japanan pezan krozoŝipon "Haguro" — ĉirkaŭ 900 maristoj pereis; 21-a Bomba Korpuso atakis Nagojon
- 1945: Postmilito
- Okupacio de baltaj ŝtatoj: batalo de Kalniškės (Simnas) gajnita de litovaj partizanoj kontraŭ NKVD-taĉmentoj
- Prezidento Edvard Beneš revenis al Prago el la ĉeĥoslovaka ekzila registaro en Londono
- 1948: Arab-israela milito: komenciĝis batalo inter Haganah kaj la jordana Araba Legio pri la juda kvartalo en Jerusalemo en la Malnova Urbo
- 1950: Opus Dei estis aprobita de papo kiel laika institucio
- Stalinismo
- 1953: Sovetunio: ribelo de puntendaroj en Norilsko (Krasnojarska regiono) komenciĝis - subpremita ĝis la 4-a de aŭgusto
- 1954: Kazaĥa SSR: eksplodo de la ribelo de ĉ. 8000 malliberuloj en la soveta puntendaro Kengir (provinco Karagando) — subpremita la 25-an de junio
- 1959: Kvinslando: Gold Coast iĝis urbo en Aŭstralio
- 1960: Usona fizikisto Theodore Maiman montris funkciadon de unua rubena lasero
- 1961: Rezulte de sensanga puĉo generalo Park JungHee transprenis regon en Sud-Koreio
- 1966: En Ĉinio komenciĝis Kultura Revolucio, aperis cirkuleroj kun kondamno de reviziistoj - oni enkodukis maoismon
- 1974: Federacia Parlamento: Helmut Schmidt iĝis la 5-a kanceliero de Germanio - posteulo de emerita Willy Brandt
- 1975: Himalajo: Barato aneksis Sikimon kiel sian federacian ŝtaton
- 1983: Milita stato en Pollando: ekvalidis instrukcio de ministro pri supera edukado koncernanta kontrolon en altlernejoj, farotan de partiaj-registaraj komisionoj. Unuavice oni intencis pritaksi gvidantaron de altlernejoj - la 18-an de majo Senato de Varsovia Universitato agnoskis ĝin eksterleĝa
- 1991: Malvarma milito: en Moskvo estis subskribita traktato, solvinta teritoriajn konfliktojn pri la ĉirkaŭaĵo de Amuro
- 1992: Usona kosmopramo Endeavour revenis al la Tero de sia unua flugo en la kosmon
- 1995: Japana teroristo Asahara Ŝoko estis arestita
- 1996: Atal Behari Vajpayee iĝis ĉefministro de Barato
- 1997: Post falo de Mobutu Sese Seko, prezidento de Zairio, Laurent Kabila iĝis prezidento, kiu ŝanĝis ties nomon al Demokratia Respubliko Kongo
- 2000: Premiero de la ĉina filmo Tigro kaj Drako
- 2005: En Varsovio komenciĝis pintokunveno de la Konsilio de Eŭropo
- 2007: Nicolas Sarkozy ĵuriĝis kiel prezidento de Francio
- 2008: Leonel Fernández gajnis la trian fojon prezidentan balotadon en Domingo
- 2009: Enlanda milito de Srilanko finiĝis kun venko de la armeo super la tamilaj tigroj - en la konflikto pereis de 1972 ĝis 2008 pli ol 70 000 mortintojn
- 2009: La 54-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Moskvo
- 2010: En Mez-Eŭropo komenciĝis inundo
- 2011: NASA: la lasta misio de Kosmopramo Endeavour komenciĝis
- 2012: En Francio kreiĝis Ministraro unua de Jean-Marc Ayrault
- 2014: Kenjo: 12 personoj pereis en 2 eksplodoj en la bazaro de Najrobio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- nokte 227-a bataliono de ukraina Teritoria Defend-Armeo restarigis limŝtonon nord-oriente de Ĥarkivo; al Sumia provinco provis eniri grupoj da rusaj flankatakistoj; Svedio oficiale decidis eniri al NATO;
- 2023: Ukrainio oficiale aliĝis al la Centro de Ciberdefenda Perfektigo de NATO en Talino
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1418: Johano la 2-a, reĝo de Kipro (m. 1458)
- 1578: Everard Digby, angla konspirulo kontraŭ anglan reĝon Jakobo la 1-a (m. 1606)
- 1611: Inocento la 11-a, papo finance apoginta la batalon de Vieno, beatigita (m. 1689)
- 1678: Andreas Silbermann, germana orgenkonstruisto (m. 1734)
- 1754: Wilhelm Friedrich Hezel, germana orientalisto
- 1763: Louis-Nicolas Vauquelin, franca profesoro de kemio okupiĝanta pri kemia analizo, malkovrinto de kromio kaj berilio (m. 1829)
- 1782: Emil Buczy, hungara poeto, estetikisto (m. 1839)
- 1788: Friedrich Rückert, germana poeto, tradukisto, poligloto kaj orientalisto (m. 1886)
- 1819: Johann Voldemar Jannsen, estona poeto, publicisto kaj eldonisto, aŭtoro de la nacia himno Mia patrujo, mia feliĉo kaj ĝojo, organizinto de la unua estonia kantofestivalo (m. 1890)
- 1821: Pafnuti Ĉebiŝev, rusa matematikisto, ĝeneraliginto de la leĝo de grandaj nombroj (m. 1894)
- 1827: Pierre Cuypers, nederlanda arkitekturisto substrekanta simbolan aspekton de gotiko (m. 1921)
- 1829: Sámuel Szabó, hungara historiisto kaj instruisto (m. 1905)
- 1831: David E. Hughes, kimra-usona fizikisto kaj inventisto, membro de la Reĝa Societo de Londono (m. 1900)
- 1845: Ilja Meĉnikov, rusa, franca bestosciencisto kaj Nobelpremiita mikrobiologo (m. 1916)
- 1846: Ottomar Anschütz, germana inventisto, fotisto kaj kronofotisto (m. 1907)
- 1851: Johann Baptist von Anzer, germana misiisto kaj episkopo (m. 1903)
- 1859: Frida Schanz, germana verkistino kaj eldonistino
- 1868: Béla Somogyi, hungara instruisto, socialdemokrata ĵurnalisto kaj tradukisto, murdita (m. 1920)
- 1870: Antonín Slavíček, ĉeĥa pentristo, disĉiplo de la skolo de Julius Mařák, elstara reprezentanto de la ĉeĥa impresionismo (m. 1910)
- 1892: Lisbeth Filbrich-Weber, germana muzikpedagogino (m. 1975)
- 1884: Ferdinand von Bredow, germana general-majoro, provizora estro de la milita sekreta servo Abwehr (m. 1934)
- 1884: Eduard Kühnl, ĉeĥoslovaka diplomato, ĉeĥa esperantisto, E-turisto priskribinta sian vojaĝon en "Bohema Esperantisto", fondinto de Bohema Unio Esperantista, alveninta al neokazinta UK 1914, Esperanto-vortaristo kontribuinta i.a. al "Bohema Revuo Esperantista", tradukinto de la Fundamento de Esperanto al la ĉeĥa lingvo, membro de la Akademio de Esperanto (m. 1966)
- 1898: Mizoguchi Kenji, japana reĝisoro kaj scenaristo (m. 1956)
- 1898: Tamara de Lempicka, pola pentristino verkinta laŭ la stilo Art Déco (m. 1980)
- 1901: Géza Ambarus, hungara etnografo verkinta kantojn kun muziko, ano de la literatura societo Szigligeti Társaság (m. 1970)
- 1902: Jan Kiepura, pola oper-kantisto kaj aktoro, partoprenanto de la Unua Silezia Ribelo (m. 1966)
- 1905: Henry Fonda, usona aktoro (m. 1982)
- 1906: József Kováts, rumania hungara verkisto, kritikisto (m. 1937)
- 1906: Arturo Uslar Pietri, venezuela verkisto, poeto kaj politikisto (m. 2001)
- 1907: József Molnár, hungara grafikisto kaj afiŝprojektanto (m. 1983)
- 1909: František Kožík, ĉeĥa verkisto, subtenanto de Esperanto, radioreĝisoro ĉe la Verda Stacio, membro de esperantlingva aktora grupo TRAKT, legebla rete en Esperanto (m. 1997)
- 1912: Johannes Hartog, nederlanda filozofiema kaj literaturema esperantisto okupiĝinta pri lingvokonstruo kaj historio de Esperanto publikiginta en "Utrechta Esperantisto" kaj "Nederlanda Esperantisto" (m. nekonata)
- 1915: Mario Monicelli, itala scenaristo kaj reĝisoro, i.a. de Boccaccio '70 (m. 2010)
- 1917: Juan Rulfo, meksika verkisto kaj fotisto, antaŭulo de la magia realismo (m. 1986)
- 1919: Liberace, usona pianisto kaj distristo (m. 1987)
- 1920: Leopold Tyrmand, pola verkisto, tradukisto kaj publicisto, populariganto de ĵazo en Pollando, muzikkritikisto kaj kritikanto de Holivudo, kontraŭkomunisto kaj konservulo, konata de krimliteraturaĵo Malbona (m. 1985)
- 1927: Attila Zsigmond, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1999)
- 1929: Betty Carter, usona ĵazkantistino, laŭreatino de la NEA Jazz Masters Fellowship (m. 1998)
- 1929: Adrienne Rich, usona poetino kaj radikala feministino pri deviga aliseksemo (m. 2012)
- 1936: Klaus Zelzer, aŭstra klasika filologo
- 1943: Attila Znorovszky, rumania hungara ĵurnalisto, reĝisoro (m. 1989)
- 1946: Lajos Molnár H., rumania hungara, hungara verkisto, ĵurnalisto
- 1953: Pierce Brosnan, irlanda aktoro, konata ankaŭ kiel James Bond
- 1955: Olga Korbut, sovetia gimnastikistino, plurfoja olimpikistino
- 1966: Janet Jackson, usona kantistino kaj aktorino
- 1974: Laura Pausini, itala kantistino, kantanta en pluraj lingvoj
- 1975: Tony Kakko, finnlanda kantisto, fondinto de la muzikgrupo Sonata Arctica
- 1976: Hunor Pál, rumania hungara aktoro
- 1978: Árpád Sándor, rumania hungara operkantisto
- 1986: Megan Fox, usona aktorino kaj fotomodelulino
- 1993: IU, korea popkantistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1160: Ubaldo de Gubbio, itala episkopo kaj sanktulo (n. ĉirkaŭ 1083)
- 1412: Giovanni Maria Visconti, itala nobelo, duko de Milano (n. 1388)
- 1592: Johano Mikaelo Brutus, hungara historiisto (n. 1517)
- 1620: William Adams, angla navigisto, unua eŭropano-samurajo (n. 1564)
- 1657: Andrzej Bobola, pola jezuito, popola misiisto, predikisto, martiro, unu el katolikaj patronaj sanktuloj de Pollando (n. 1591)
- 1669: Pietro da Cortona, itala pentristo kaj arkitekto (n. 1596)
- 1696: Mariana de Aŭstrio, reĝino de Hispanio (n. 1634)
- 1703: Charles Perrault, franca verkisto, konata de esperantigitaj fabeloj (n. 1628)
- 1784: Johann Friedrich Böhler, germana pentristo, skulptisto kaj desegnisto (n. 1713)
- 1805: Friedrich Eberhard von Rochow, germana magnato, soldato, pedagogo kaj filantropo (n. 1734)
- 1828: William Congreve, angla oficiro kaj inventisto de misiloj (n. 1772)
- 1830: Jean Baptiste Joseph Fourier, franca matematikisto kaj fizikisto, aŭtoro de la konverto de Fourier kaj vico de Fourier (n. 1768)
- 1896: Mózes Turóczi, hungara kanonmuldisto dum la Hungara revolucio de 1848 (n. 1813)
- 1905: Philibert Vrau, franca industriisto kaj katolika aktivulo
- 1918: Eusapia Palladino, itala mediumo, konata pro paranormaleco (n. 1854)
- 1921: Samuel Meyer, franca ŝipa makleristo kaj interpretisto, batalanta flanke de Louis de Beaufront, komitatano de Societo Franca por la Disvastigo de Esperanto, dekomenca membro de Lingva Komitato, preleganto, poligloto kaj tradukisto (n. 1864)
- 1933: John Henry Mackay, skota-germana verkisto (n. 1864)
- 1938: Philipp Kosack, germana filatelisto (n. 1869)
- 1942: Bronisław Malinowski, pola antropologo, etnografo, religisciencisto kaj vojaĝisto, esploristo de Melanezio (n. 1884)
- 1943: Alfred Hoche, germana psikiatro (n. 1865)
- 1953: Django Reinhardt, belga gitaristo cigandevena (n. 1910)
- 1954: Vladimir Ghika, rumana nobelo, teologo kaj sacerdoto, kontraŭnaziisto kaj kontraŭkomunisto, beatigita (n. 1873)
- 1954: Clemens Krauss, aŭstra dirigento kaj komponisto (n. 1893)
- 1971: Karl Farkas, aŭstra aktoro, reĝisoro, verkisto kaj kabaredisto (n. 1893)
- 1977: Modibo Keïta, unua prezidento de Malio (n. 1915)
- 1982: Jerzy Krzysztoń, pola verkisto kaj tradukisto, priskribanta polajn rifuĝintojn el Sovetunio (n. 1931)
- 1984: Irwin Shaw, usona verkisto, pacisto (n. 1913)
- 1990: Jim Henson, usona marionetisto kaj reĝisoro (n. 1936)
- 1992: Humbert Fink, aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1933)
- 1995: Bolesław Monkiewicz, pola redaktoro kaj tradukisto, membro de SAT, partopreninto de UK 1937, dum germana okupado partoprenanto de konspiraj kunvenoj de esperantistoj en Varsovio, prezidanto de lodza filio de Pola Esperanto-Asocio, delegito de Internacia Esperanto-Ligo kaj UEA, de 1948 estrarano de PEA en Varsovio kaj de UEA, redakciano de "Pola Esperantisto" kaj "Pollando", vicprezidanto de LKK ĉe UK 1959, aktivulo de IKUE, tradukisto kaj eldoninto de esperantlingvaj libroj pri Pollando (n. 1905)
- 1995: Lola Flores, hispana artistino de distrindustrio (n. 1923)
- 2000: Andrzej Szczypiorski, pola verkisto (n. 1928)
- 2004: Marika Rökk, hungara-germana aktorino, kantistino, dancistino (n. 1913)
- 2004: Kamala Markandaya, barata verkistino kaj ĵurnalistino (n. 1924)
- 2010: Hank Jones, usona ĵaz-pianisto (n. 1918)
- 2013: Werner Bormann, germana ekonomikisto kaj docento, prezidanto de fondaĵo FAME kaj de Germana Esperanto-Asocio, prezidanto de la Akademio de Esperanto (n. 1931)
- 2015: Franciszek Bernaś, pola verkisto kaj historia publicisto pri la dua mondmilito kaj postmilitaj malaperigoj (n. 1929)
- 2019: I. M. Pei, ĉina-usona arkitekto Pritzker-premiita (n. 1917)
- 2019: Mick Micheyl, franca kanzonistino kaj pentristino (n. 1922)
- 2019: Bob Hawke, aŭstralia politikisto, estro de Aŭstralia Laborista Partio, ĉefministro de Aŭstralio (n. 1929)
- 2020: Julio Anguita, hispana politikisto, urbestro de Kordovo (n. 1941)
- 2022: Josef Abrhám, ĉeĥa teatra kaj filma aktoro (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Rememoroj kaj festoj en Katolika Eklezio:
- Sankta Posidio, episkopo en Numidio, unu el Patroj de la Eklezio
- Sankta Brendan, irlanda abato kaj vojaĝisto
- Sankta Andrzej Bobola, presbitero, popola misiisto, martiro, apostolo de Polesio, patrono de Pollando
- Gema Galgani, itala mistikulino (ĉi-tage honorigata flanke de la adeptoj de Paŭlo de la Kruco)
- Malajzio: Tago de instruisto
- Nacia tago sur Kajmaninsuloj, Discovery Day
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 16-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.