Ĝalandar
Ĝalandar | |
panĝabe ਜਲੰਧਰ | |
Metropolo kaj universitata urbo | |
Trafikiloj en Ĝalandar
| |
Oficiala nomo: ਜਲੰਧਰ | |
Lando | Barato |
---|---|
Subŝtato | Panĝabo |
Distrikto | Distrikto Ĝalandar |
Situo | Ĝalandar |
- alteco | 228 m s. m. |
- koordinatoj | 31° 19′ 00″ N 75° 35′ 00″ O / 31.31667 °N, 75.58333 °O (mapo) |
Loĝantaro | 903,491 (2010) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 144 001 |
Telefona antaŭkodo | 181 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Jalandhar | |
Retpaĝo: jalandhar.nic.in | |
Portalo pri Barato |
Ĝalandar (ਜਲੰਧਰ) estas milionurbo, ankaŭ universitata urbego en Barato, en subŝtato Panĝabo (Barato). Dum dominado de britoj la urbo nomiĝis Jullundur.
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 873 725 loĝantoj sur areo de 110 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 943 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝalandar situas en nordokcidenta parto de la lando en proksimeco de Pakistano, tial la urbo estas nesto de kontrabandistoj. La ĉefvojo Delhio-Amritsar tuŝas ĉi urbon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝalandar estas la plej malnova urbo en la regiono. Supozeble Aleksandro la Granda dum la militiro estis tie. Baldaŭe ĉino menciis la urbon en la 7-a jarcento. Post jarcento la urbo iĝis sankta loko. Dum la britoj ĝi estis ĉefsidejo. En 1947 la loĝantaro parte ŝanĝigiĝis pro fondiĝo de Pakistano.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ĝalandar havas humidan subtropikan klimaton kun influo de musono (julio kaj aŭgusto). La someroj daŭras de aprilo ĝis junio, la vintroj de novembro ĝis februaro. La temperaturo estas somere pli, ol 40 °C. Vintre foje frostas. Jare pluvas 700 mm.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Ĝalandar oni produktas precipe subvestaĵojn. Dum la historio oni vendis eburojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans