Valentina Tereŝkova
Valentina Vladimirovna TEREŜKOVA (ruse Валентина Владимировна Терешкова) (naskiĝis la 6-an de marto 1937 en Maslennikovo, Jaroslavla provinco, Rusio) estas rusa kosmonaŭta inĝeniero, la unua kosmonaŭtino. Ŝi ĉirkaŭflugis la Teron 48 fojojn en la kosmoŝipo Vostok-6 en 1963.[1] Dum 19 jaroj ŝi restis la sola kosmonaŭtino en la mondo.[2][3]
Ŝia patro estis traktoristo - mortinta en la dua mondmilito-, ŝia patrino teksaĵ-fabrika laboristino. Ŝi frue ĉesis viziton de la mezlernejo por labori en pneŭa fabriko kaj teksaĵfabriko, do ŝi plu daŭrigis la lernadon en vespera lernejo apud la laboro. Ŝi iĝis teknikistino en 1960. En la libertempo ŝi paraŝutis, unuafoje la 21-an de majo 1959. Ŝi entute paraŝutis 125-foje. Tiuj spertoj helpis ŝian elekton al kosmoflugado en 1963. Ŝi ne tre bone eltenis la kosmoflugadon pro fizikaj kaj pŝiĥaj problemoj. Pro tiuj spertoj la sekva kosmonaŭtino sekvis ŝian flugo nur en 19 jaroj.
Dum la jaroj 1963–1965 ŝia familia nomo estis Nikolajeva, ĉar ŝi estis la edzino de la kosmonaŭto Andrian Nikolajev. Ili geedziĝis en ĉeesto de Hruŝĉov. Ili havis unu filinon, Jelena. La gepatroj divorcis en 1982. Ŝi geedziĝis poste kun ortopediisto Julij Ŝapoŝnikov, kiu mortis en 1999.
De 1969 ĝis 1991 ŝi estis membro de la Centra Komitato de KPSU, ekde 1968 ŝi estis prezidanto de la Soveta Virina Asocio. Ŝi pensiuliĝis laŭ dekreto en 1997.
Ŝi estis de 1994 ĝis 2004 gvidanto de „Rusa Centro por la internacia kultura kaj scienca kunlaboro“.
Ŝi estas sola virina generalmajoro ĉe la Rusaj Aerarmeaj Fortoj.
Kiel hobio, ŝi bredas azian kolombospecon, la t.n. buĥaraj tamburaj kolomboj, kiu alportis internacian famon tiukampe.
Ŝi estas elektita parlamentano ekde 2011, reprezentanto de Unueca Rusio, de Jaroslavla provinco.
Flugado en «Vostok-6»
[redakti | redakti fonton]Sian kosman flugadon (unuan en mondo flugadon de kosmonaŭtino) ŝi faris en 16-a de junio 1963 en la kosmoŝipo Vostok-6 (ruse «Восток-6») kaj ĝi daŭris preskaŭ tri tagnoktojn. Samtempe sur orbito troviĝis kosmoŝipo Vostok-5 (ruse «Восток-5»), pilotita de kosmonaŭto Valerij Bikovskij (ruse «Валерий Быковский»).
Alnomo de Tereŝkova provizore flugado — «Mevino» (ruse);
Frazo, kiun ŝi elparolas antaŭ starto: "He! Aero, demetu ĉapelon!" (ruse)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Valentina Vladimirovna Tereshkova. Yaroslavl Region (2016). Arkivita el la originalo je 4 September 2015. Alirita 3 April 2016. Arkivigite je 2015-09-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-04. Alirita 2019-06-05.
- ↑ "8 surprising facts about stellar career of Valentina Tereshkova, the 1st woman in space", RT, 6 March 2017.
- ↑ . The first woman in space: 'People shouldn’t waste money on wars' (29 March 2017). Arkivita el la originalo je 20 January 2018. Alirita 19 January 2018.