Dunatria inozinato
Dunatria inozinato | |||
Kemia strukturo de la Dunatria inozinato | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 4691-65-0 | ||
ChemSpider kodo | 19594 | ||
PubChem-kodo | 20819 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Senkoloraj aŭ blankaj kristaloj | ||
Molmaso | 392.17 g mol−1 | ||
Fandopunkto | 175 °C | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R23/24/25 R36/37/38 | ||
Sekureco | S22 S26 S36 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H361, H373 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P281, P308+313, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Dunatria inozinato, inozinato de dunatrio aŭ C10H11N4Na2O8P estas organika dunatria salo el "inozinata acido", uzata kiel nutro-aldonaĵo (E631) kaj ofte trovata en rapidofaraj makaronio, frititaj terpomoj kaj gamo da aliaj manĝetoj. Tiu kombinaĵo estas stabila sed neakoridgebla kun fortaj oksidigagentoj.
Uzo kiel nutro-aldonaĵo
Dunatria inozinato uzatas kiel gustiga plibonigilo kune kun ununatria glutamato por krei la guston de umamo. Kune kun dunatria guanilato, ĝi aldonatas al nutraĵoj, sed ununatria glutamato laŭŝajne forestas, eble pro tio ke glutamata acido estas provizita kiel parto de alia ingredienco aŭ nature okazas en aliaj produktoj tiel kiel tomatoj, parmezana fromaĝo aŭ gistoekstrataĵoj.
Origino
Dunatria inozinato ĝenerale derivatas el viando aŭ fiŝo. Kvankam ĝi kutime estas ne-vegetara produkto, ĝi prepareblas el tapioka amido sen ajna bestoprodukto partoprenante en ĝia manufakturado. La produktanto povas provizi informojn pri la origino kaj kelkfoje ĝi estas identigita kiel "vegetara" en listoj da ingrediencoj kiam produktita elde plantofontoj.
Toksologio kaj sekureco
En Usono la averaĝa konsumo de ribonukleotidoj estas 4 mg potage, kompare al 2 g potage de la nature okazantaj purinoj. Raportoj de la FDA komitato ne trovis evidentaĵojn pri kancerogeneco, teratogeneco aŭ adversaj efektoj pri reproduktiĝo. En 2004, dunatria inozinato estis forigita el la listo de nutro-aldonaĵoj fare de Komisio pri Nutro-kodekso[2], tamen, ĝi ankoraŭ listiĝas en la lasta listo de la jaro 2009.
Literaturo
- What is that ingredient? Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Chemical Book
- ScienceDirect
- Healthy Bliss
- Food Additives in Europe 2000
- The Nutrition and Health Dictionary, Percy Russell, Anita Williams
- Encyclopedia of Food and Color Additives, Volume 1, George A. Burdock
|
Referencoj
- ↑ PubChem
- ↑ Codex Alimentarius: Cereals, Pulses, Legumes and Vegetable Proteins, Food and Agriculture Organization of the United Nations, Joint FAO/WHO Food Standards Programme