Malnovaj kaj prahistoriaj eŭropaj fagaj arbaroj (Unesko)
La Monda heredaĵo de UNESKO priskribas la Malnovajn kaj prahistoriajn fagajn arbarojn de la Karpatoj kaj aliaj regionoj de Eŭropo kiel internacia protektita areo kun unikaj arbaroj, de kiuj ekzistas ses en Ukrainio, kvar en Slovakio kaj kvin en Germanio . Ekde la vastigo en 2017 ankaŭ fagaj arbaroj en Albanio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Kroatio, Italio, Pollando, Rumanio, Slovenio kaj Hispanio apartenas al ĉi tiu monda heredaĵo. Tiuj arbaroj reprezentas rimarkindan ekzemplon de netuŝitaj, mezvarmaj arbaroj, kaj montras la plej kompletajn kaj ampleksajn ekologiajn skemojn de la fago (Fagus sylvatica) ĉe diverseco de naturmediaj kondiĉoj. Temas i.a. pri jenaj naciaj parkoj kaj arbaroj :
Albanio : Parku Kombëtar Lugina e Valbonës (Nacia parko)
Aŭstrio : Nationalpark Kalkalpen (Nacia parko)
Belgio : Zoniënwoud (nl) /Forêt de Soignes (fr)
Bulgario : Национален парк Централен Балкан (Nacia Parko Centra Balkano)
Germanio : Nacia Parko Hainich
Hispanio : Nacia Parko Picos de Europa
Italio : Parco Nazionale del Pollino (Nacia parko)
Kroatio : Nacionalni park Paklenica (Nacia parko)
Pollando : Nacia Parko Bieszczadzki
Rumanio : Parcul Naţional Cheile Nerei-Beușniţa (Nacia parko)
Slovakio : Nacia parko Poloniny
Slovenio : Snežnik-Ždrocle
Ukrainio : Ужанський національний природний парк (Nacia parko)
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Faga arbaro en la nacia parko Hainich (Germanio).
-
Arabara pado tra la protektita montarmasivo Koeziejsky (Ukrainio).
-
Faga arbaro en la Nacia Parko Kellerwald-Edersee (Germanio).
-
Malnova fago kun superteraj radikbranĉoj en la protektita montarmasivo Oeholka-Sjyroky (Ukrainio).
-
Malseka faga arbaro Grumsiner Forst (Germanio).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](angla) UNESCO : pli da informoj pri la agnosko de la diversaj areoj kun naturaj heredaĵoj.
(angla) video monda heredaĵo
- Arbaroj de Germanio
- Arbaroj de Pollando
- Praarbaroj
- Mondaj heredaĵoj en Italio
- Mondaj heredaĵoj en Kroatio
- Mondaj heredaĵoj en Aŭstrio
- Mondaj heredaĵoj en Pollando
- Mondaj heredaĵoj en Rumanio
- Mondaj heredaĵoj en Slovakio
- Mondaj heredaĵoj en Hispanio
- Mondaj heredaĵoj en Bulgario
- Mondaj heredaĵoj en Ukrainio
- Mondaj heredaĵoj en Belgio
- Mondaj heredaĵoj en Albanio
- Mondaj heredaĵoj en Germanio