Poemo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Poeziaĵo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Bona puno por malbona peno"

~ Zamenhof
656.jpg

"La poemo estas tre simila al mia ama dramserio, hehehe"

~ Usonano pri poemo

"Poemo estas longega plurĉapitra poeziaĵo"

~ Rusa esperantisto pri poemo kaj poeziaĵo

"Tio estas kurioze"

~ Tonjo del Barrio

"Lerni poemojn partere, estas bona rimeno, por perfektiĝi en Esperanto"

~ P. E. Schwerin pri poemo

"Rimi nur por rimi
estas grave krimi.
Se vi tamen faras,
la poemo 'knaras'."

~ Hans-Georg Kaiser

"Ho, fola mundo!"

~ idisto

"Tio estas vantaĵo kaj ventaĵo."

~ Predikanto pri poemo

"Verso estas 'vira', se ĝia lasta silabo estas akcentita (¯); alie ĝi nomiĝas 'ina'."

~ Oni pri poemo

Poemo estas emo al po. Po estas prepozicio en Esperanto, kies uzo estas tro malfacile lernebla, sekve, multaj homoj emas tro uzi la prepozicion "po" tute erare. Tiu emo al troa uzo de po estas nomita, logike, "poemo". Laŭ Hans-Georg Kaiser, gramatikistoj kutime ne ŝatas poemojn, por ili poemoj estas nur la furzoj de penskrimuloj kaj de kompatindaj kretenoj.

126683605966.jpg

La poemoj ekzistas en ĉiuj literaturoj, sed ial la okcidentaj lingvoj malhavas terminon por tiu formo poezia, kaj la okcidentaj esperantistoj ofte nomas poemo ĉian ajn poeziaĵon. Por parolanto de lingvo kiu havas apartan nomon por poemoj tio estas egale stranga. La vorto poemo tamen estis oficialiginda nur por la strikta senco emo al po, alie ĝi estus malnecesa duoblaĵo por la vorto „poeziaĵo“.

Poemo estas efika maniero malplenigi retbabilejon.

Analize[redakti]

Facile la leganto komprenas la meritojn de tiu.

Ankoraŭ pli kaj tio ĉi estas gravega, sendube. De kie venas tiu stranga ideo ke necesas "kompreni" poemon? Poemo ne estas matematika problemo au lingva kvizo.

Esperanto[redakti]

Krei poemon pri Esperanto estas nobla celo,
Fari lingvon por ĉiuj estas potenca vojo.
Simpla kaj eleganta, sed sen limoj kaj baroj,
Facila por lerni, por komuniki kaj amiki.

Vortoj fluas kiel rivereto tra kamparo,
Ludante kun simpla belo, sed potenca kaj klara.
Lingvo de pac' kaj amikeco, sen landaj baroj,
Unuigi homojn tra la mondo, estas ĝia laboro.

Esperanto, vi estas simbolo de l'espero,
De kulturoj kaj gentoj, kiuj kunvivas sen ĝeno.
Vi esprimas ideon de libereco kaj justeco,
Tra viaj sonoj kaj literoj, ni trovas paco kaj armonio.

Per esperanto ni kunparolas, sen malcomprenebleco,
Sen laŭta egoo, sed kun toleremo kaj respekto.
Kaj tial mi dankas kaj amas vin, Esperanto mia kara,
Kiel ligilon por homoj tra la tuta mondo ĝis la ĉiela sfero.

Poezio[redakti]

Unu el la ĉefverkoj originale en Esperanto verkitaj estas la poemaro "Poemo de Utnoa"[1] de Adel Montagut. (`・ω・´)

1ipn.jpg

Neologismoj[redakti]

Neologismoj pro bezono de poemfabrikado estas nenio alia ol la degenerado de la arto poezia; plie, en Esperanto ĝi signifas rekte danĝeran ludon kontraŭ la Fundamento.

Hematopoezio[redakti]

La hematopoeziohemopoezio (de la greka αἷμα, -ατος-, 'sango' kaj ποίησις, 'kreado') estas sangokreado, nome la procezo formadi, disvolvigo kaj maturigo de la elementoj kiuj komponas la sangon (eritrocito, leŭkocitoj kaj trombocitoj (platetoj)) el komuna kaj nediferencita ĉela antaŭaĵo konata kiel praĉelo hematopojeza plurpotenca, unuo klonformanta aŭ hemocitoblasto.

Antaŭ ne longe, la “New York Journal” publikigis per grandaj literoj, la interesan sciigon ke praĉeloj kiuj en la plenkreskulo estas en la osta medolo, estas la respondecaj por la formado de ĉiuj ĉeloj kaj ĉelaj derivaĵoj kiuj cirkulas en la sango.

Kun plezuro mi konstatas, ke ni do komprenas, ke S-ro Saget esprimas opinion, ke sangoĉeloj estas degradataj per la lieno kaj la makrofagoj de la hepato.

Kiel fari poeziaĵon en Esperanto[redakti]

Ĉiuj scias, ke en Esperanto-poezio oni ne rajtas uzi tion kion oni rajtas, se oni ne ricevis skriban aprobon de la etalonaj majstroj. Plua konvinka atesto pri tio estas la fortiĝantaj arogoj uzi la radikan rimon. Por defendi niajn noblajn tradiciojn la redakcio proponas al vi malgrandan konkurson:

1. kiu elpensis la plej insultan nomon por la radika rimo?

(1. Zamenhof 2.Kalocsay 3.Beaufront)

2. kial rusoj tamen uzas ĝin?

(1. pro obstino 2. pro stulteco 3. pro malamo al Budapeŝto)

3. kiuokaze oni ne aŭdas rimon en versaĵo?

(1. se malsamas la akcentaj vokaloj 2. se malsamas la postakcentaj vokaloj 3. se oni longe ne lavas la orelojn)

4. kiom da kontraŭ-radik-rimaj artikoloj aperos en la Esp-revuoj dum la sekva jaro?

(1. dek 2. cent 3. mil)

5. kiom da citaĵoj el Esp-klasikuloj estis uzitaj por pruvi la fiecon de la radika rimo dum la periodo 1978-1988? 6. kion diris pri la radikrimo K.Kalocsay? Aristotelo? Newton?

Poezia vespero[redakti]

Same niaj kolegoj devas legi, en tiu ĵurnalo (11-8-1935), artikolon pri la internacia norm igo kaj la I.S.A.-Kodo.

– Ĉu vi ne trovas sinjoro, ke la ĵus deklamita poeziaĵo estas tute sensenca?

Pri tio mi ne povas juĝi, ĉar mi estas la aŭtoro.

– Pardonu, eble ja estis tiu junulino, kiu deklamis ĝin tute fuŝe.

– Ŝi estas mia filino.

– Pardonu, mi intencis paroli pri tiu maljunulino, kiu akompanis ŝin ĉe la piano.

– Ŝi estas mia edzino... kiel vi kuraĝas ofendi ŝin?

Kulturaj malsamoj[redakti]

7033 n.jpg

Ĉu vi iam legis ĉinan poezion? Ĉu eble HebreaIndiana poezio? Ĉiu speco estas subtile malsama, tamen uniko.

Ofte oni argumentas, ke persone Japana poezio ne plaĉas al mi , sed mi povas estimi ĝin. Kaj ne estas pri malĝojo aŭ ĝojo.

Rimportretoj[redakti]

Rimportretoj - Galerio de Esperantaj Steloj[2]. Originale Esperantlingve verkitaj de Kálmán Kalocsay, Budapest: Literatura Mondo 1931, 128 p., 2-a milo 1934.

Bonalingva opinio[redakti]

En faŝista ĵurnalo H. B, C., de Seviljo, flatema por la aristokrata pompo, aperis, kiel triviala broĉo, jena k treege elokventa sciigo:

Poemo, kiu tuj direktas la bedaŭrindan leganton PIVen vere malmulte taŭgas. Eble niaj poetoj vere versu nur pri katoj kaj hundoj.

Kitab al-Hamasah[redakti]

Ni opinias, kiel vi, ke Ḥamāsah (el araba حماسة kuraĝa) estas bone konata[3] deklibra antologio de araba poezio, kompilita en la 9a jarcento fare de Abu Tammam. Kun Asma'ijjat, Mufaddaliyat kaj Mu'allakat, Hamasah estis konsiderata unu el la ĉefaj unuarangaj fontoj de la komenca araba poezio.[4] La verko estis speciale grava ĉar estis la unua araba antologio kompilita de poeto kaj ne de filologo kaj estas eble la unua en la literatura ĝenro Hamasah. La unua kaj plej granda sekcio de la verko, al-ḥamāsah (kuraĝo), havigas la nomon por kelkaj aliaj antologioj de tiu tipo.[5]

La antologio enhavas totalon de 884 poemoj, plej el kiuj estas mallongaj elprenaĵoj de pli longaj poemoj, grupigitaj laŭteme.[6] La selektaĵoj datas jam el la antaŭ-islama, islama kaj fruaj epokoj de Abasidoj.

Oni asertas, ke Ḥamāsah estis probable kompilita ĉirkaŭ 835, kiam Abū Tammām estis en Hamadan en Irano, kie li havis aliron al tre bona biblioteko. Ĝi tuj akiris la statuson de klasika verko. Oni diris ke Saladino parkerigis ĝin.

Golŝan-e-Raz[redakti]

La azeran tradukon de Golŝan-e-raz fare de ŝejko Alvān de Ŝirazo

Ni vidu, kiel staras la afero ĝenerale: Golŝan-e-Raz ( گلشن راز [golʃæn ɛ ɾɑz], foje ankaŭ alilingve Gulshan-i RazGolshan-e Raz) estas kolekto de poemoj verkitaj en la 14-a jarcento. Ĝi estas la plej grava kaj plej konata verko de Mahmud Ŝabestari. Golŝan-e-Raz estas persa titolo por Sekreta Rozĝardeno. La literatura ĝenro de la verko estas Masnavio kaj esprimas la mistikan pensadon de Ŝabestari pere de rimoj.

Aldone[redakti]

Kara Rorberto Perez Franco, ni iom diskutis kaj la nefirmaj konkludoj estas jenaj:

Ĝi celas promocii etikajn konceptojn, la nocion de ekvilibro inter la spirito kaj la korpo, moderecon kaj preventadon de antaŭjuĝoj kaj perforto, naturmedian konservadon samkiel tutmondajn etikajn normojn. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj klasikaj persaj verkoj de la islama mistika tradicio konata en la okcidento kiel sufiismo.

Ŝejko Mahmud Ŝabestari estas unu el la plej famaj iranaj sufiismaj poetoj. Li estas pionira figuro en la akcelado de dialogo pere de poezio.

Pli ol 40 priskriboj kaj klarigoj pri la libro Sekreta Rozoĝardeno (Golŝan-e-Raz) kaj tradukoj al kvin lingvoj: angla, franca, germana, turka kaj urdua montras ĝian tutmondan gravecon[7].

Enhavo[redakti]

La dek ĉefaj temoj estas la jenaj:

  1. Al-Ḥamāsah “Kuaĝo”
  2. Al-Marāthī, “Elegioj”;
  3. Al-Adab, “Taŭga konduto”;
  4. An-Nasīb, “Amo”;
  5. Al-Hijāʿ, “Kritiko”;
  6. Al-Adyāf wa al-madīḥ, “Gastemo kaj prediko de malavaro”;
  7. Aṣ-Ṣifāt, “Priskribaj versoj/pecoj”;
  8. As-Sayr wa an-Nuʾas, “Dezerta veturo”;
  9. Al-Mulah, “Saĝaj kuriozaĵoj”;
  10. Madhammāt an-nisaʾ, “La cenzuro de virinoj”

Reala poezio[redakti]

HP p.jpg

Estas absolute certe, ke la reala poezio estas nur nova teorio , ne estas kritikante la universala literatura, sed estas okazigi nova koncepto , kie povas exalte la belecojn vivon, ĉe la esprimon homan feliĉon , poezio estas vivon , poezio ne estas morton ( ĉe figura senco )

Poetiko[redakti]

Ju pli preciza mezuro de poezio estas, des pli malpreciza movokvanto estas, kaj reciproke; absoluta precizeco de variablo neprigas absolutan malprecizecon rilate al la alia.

Vidu ankaŭ[redakti]

Literaturo[redakti]

  • Amaj Poemoj. Deko da originalaj versaĵoj kaj ok verstradukoj de J. Grau Casas 1924, 32 p. "Agrabla melodio lulanta per amaj revoj kaj rememoroj. Tute korekte kaj ofte lerte verkitaj." (G. S., ,E' 1924, p: 124.)
  • Elektitaj Poemoj de Heine, el la germana trad. Zanoni. 1914, 33 p., dua eld. 1920, 47 p. "Ofte kritikita, sed tamen vere granda poeto. Dudeko da mallongaj aŭ ampleksaj poeziaĵoj. Fidela laboro." (G S, ,E', 1921; p: 118.)
  • Elektitaj Versaĵoj de Marie Under, el la estona trad. Hilda Dresen. 1929, 94 p. "Tre lerte la tradukintino konservis la ritmon kaj harmonion de l' estona teksto. Unu el la juĝantoj opinias, ke tia laboro ne malpli valoras ol niaj plej bonaj versaĵoj en E-a lingvo." (Akademia Raporto, 1930.)
  • Novaj Emaj Poemoj. Originale de Jaume Grau Casas. 1927, 32 p. „La aŭtoro. . . per sia neregula ritmado, kaj ankaŭ per la formo de l' poezioj, tro proksimiĝas al la franca senritma verso. Delikataj priemaj sopiroj.“ (G. S. ,E', 1927, p: 65)
  • Novaj Versajoj de Lermontov, el la rusa trad. Bela Monto (Mirski). 1912, 92 p. „La tradukinto ĉiem konservis la originalan ritmon. Precipe la traduko de Borodino estas admirinde bela.“ (Kozlowski, Ondo de E, 1912, p: 197.) „Vera modelo de bone aranĝita libro.“ (N. K., L. 1., 1913, p: 468.)
  • Varsaĵoj. Originale varkitaj de G. Deŝkin. 1912, 35 p. „Poezia animalo, poeta kapableco; sinceraj sentoj kun lerta esprimo.“ (Robo, La Varda Standardo, 1912, p: 93).

Notoj[redakti]

  1. Kiel venki solecon?
  2. Multas la informoj pri KCE kaj aliaj pakintaj establoj, sed impresas ankaŭ la debato pri literaturĝenra temo (precipe inter Mao Zifu kaj Gerrit Berveling) kaj la opinioj pri la Manifesto de Raŭmo (ĉi-foje de Jose' Antonio Vergara).
  3. Ridi por ne plori
  4. La maŝino respondis, ke ĝi estas programo, kaj ke ĝiaj programintoj instruis al ĝi la nederlandan.
  5. DE NI POR . . . NI!
  6. Podia diskuto pri Lingvo Scienco
  7. Citaĵa eraro: Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj :0