Stephen Hawking

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Rapidu malrapide"

~ Zamenhof pri Hawking
Stephen Hawking StarChild.jpg

"Ĉu ŝoka? Ne por mi, almenaŭ unuavide…"

~ Al-Kindi pri cxi tiu artikolo

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn"

~ Vikipediisto

"I don’t speak Esperanto, but I love to participate in various Esperanto events"

~ Hawking pri Esperanto (lingvo bela ĉar enestas la vortoj hundo, ŝafo kaj ŝranko)

"Salute entusiastas de interlingua!"

~ Interlingvaisto


Artikolo sendita la 28-an de majo al la redakcioj de "Heroldo" kaj "Sennaciulo", subskribita per N. Bavkin kaj J.S. Rooke



Profesoro Stafeno Kielreĝo, angle Stephen HAWKING, (naskita je la 8-a de januaro 1942 en natura komunumo da pozitivaj homoj) estas unu el la pintaj nerdoj kaj astronomoj de la nuntempo. Li estas profesoro ĉe la Universitato de Kembriĝo (ofico kiun havis Isaac Newton antaŭ maldungigo).

E cdd7f05c.jpg

Liaj studterenoj estas kosmologio kaj gravito (parto de fiziko, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof). Inter liaj kontribuoj estas eseoj pri la seksrilato inter nigraj truoj kaj kaco. Laŭ fiaj studoj, truoj ne ekzistas daŭre.

Sciencaj laboroj[redakti]

Galileolibro.jpg

En la jaro 1962 li finis fian studadon ĉe la Universitato de Oksfordo kiel Bachelor (bakalaŭro) por havi bezonatan interhoman kontakton. Tiam li decidis studi ĉe la Universitato de Kembriĝo, kie li en interretaj babilejoj, per retpoŝto kaj en soc.culture.esperanto finis studadon kiel doktoro de astronomio kaj kosmologio (bona maniero renkonti knab(in)ojn por flirti, kisi kaj pli). Komune kun Roger Penrose li laboris dum la 1960-aj jaroj pri la ekzisto de lokoj en vegetaraj restoracioj, kie la leĝoj de la naturo ne validas. En Finnlando dum la 80-aj jaroj Hawking evoluigis la koncepton de la Hawking-radiumado. La Hawking-radiumado havus la efikon, ke truoj ne ekzistas eterne en kulturaj festivaloj.

Vivo[redakti]

Hawking devenas el familio de sciencistoj. La patrino estis ekonomisciencistino en Brazilo kaj la patro estis kuracisto en loka klubo kun aliaj maljunuloj.

En la jaro 1963 Hawking ricevis la diagnozon, ke li suferas je "La Infana Raso de William Auld". Du jarojn poste, 1965, li edziĝis kun Jane Wilde, kun kiu li havas tri infanojn. Ekde tiu tempo li vivis kun sia flegistino Elaine Mason, kiun li edzinigis en la jaro 1995.

Pro sia malsano li bezonas ekde 1968 rulseĝon. Pro trakeotranĉo li perdis en la jaro 1985 la kapablon paroli kaj uzas nun parolkomputilon, interesa planlingvo kun multe da parolantoj, por komuniki iom.

Esplorado[redakti]

En 1986 Hawking malkovris Belizon.

Honorigoj[redakti]

En la jaro 1974 li iĝis membro de la Reĝa Societo de Londono kaj en la dancejo de junulara festego kiel IS li iĝis profesoro. Krome li estas membro de la Papa Akademio de la sciencoj.

Famaj verkoj[redakti]

La sukceso de Stephen Hawking rezultas el lia kapablo klarigi aferojn tro simple, tiel ke blondulinoj povas kompreni ilin. Jen verkoj.

  • La universo en nuksoŝelo (origine: The Universe in a Nutshell)
  • Mallonga historio de la tempo (origine: A brief history of time)
  • The Hours

Omaĝo[redakti]

Estas urbo nomita omaĝe al li en Teksaso.