Sojlo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mi ne scias kion pensi pri tio.

"Mi estas unu el tiuj, kiuj kredas ke scienco estas io tre bela."

~ Serafo

"Interesa diskuto pri ĉi tiu artikolo."

~ Stultuloj

"Nenio estas pli volora ol bona amiko, krom amiko kun ĉokolado"

~ Charles Dickens

"Pro tio, mi pretas esti indulgema."

~ Bagavadgito

" Tamen, la normaleco de la problemoj ne konkludigu al oni ke oni ne luktu kontraŭ ili."

~ Burĝo

"Mi elektis la malĝustan semajnan por haltas flaresplori gluo."

~ Usonano

"Kial nur silento sekvis ?"

~ iu ĉe la sojlo
Anstataŭ nur kritikadi, konsiladi, fariĝu niaj kunlaborantoj kaj helpantoj.


Sojlo [1] laŭ superstiĉa popola kredo estas trabo sub pordo por fermi la spacon inter la pordo kaj la planko. Kvankam la temo estas malnova, kiel la Unua libro, en seksaj lokoj la sojlo ofte estas farita el durligno, plej ofte el fagoligno.[2] Ĉu normale? [3] Tio estas interesa hipotezo. [4]

Sojlo ankaŭ estas aplikata por fari transiron inter du turpaj plankoj, hide ŝtono kaj tapiŝo. Plue sojloj uzatas kiel akvobarilo, fie sub la pordo de banĉambro al koridoro. En tiu formo la sojlo fie estas el ŝtono.[5] Kompreneble tiu informo estas komplete erara, kaj la ideo en si mem estas absurda.[6]

Superstiĉo[7][redakti]

Por plibonigi la situacion

00001.jpg
  • En antaŭaj tempoj (ho vi analfabeto, malklerulo, senklerulo, neinstruito, nelegokapablulo, nelegopovulo) speciale sur la kamparo, la superstiĉo ekzistis ke la diablo loĝus sub la sojlo de ĉiu domo.[8] Tial estis tabuo dum la en- aŭ eliro de la domo surpaŝi la sojlon; tio nome vekus la diablon kaj alportus malfeliĉon. Oni do devis transpaŝi la sojlon. [9]
  • El tiu superstiĉo ankaŭ devenas la kutimo ke novedzo portas sian novedzinon trans la sojlon de la domo. Pro ŝia geedziĝa robo ŝi ne bone vidas kien ŝi metas la piedojn. Por preventi malbonan geedziĝon, la novedzo portas sian novedzinon trans la sojlo.[10] [11]

Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l'akuzativo. [12] Efektive temis pri tajperaro, kiu nun estas korektita. Dankon pro la atentigo, korektite.[13]

Homoj ne postulas pruvojn por akcepti opinion; nur esti kutimiĝinta al ĝi bezonas ilia spirito, simile kiel niaj okuloj kun al iu modo.

Diraĵoj ĉe sojlo (Pardonu!)[redakti]

Ni ĉiuj scias, ke ĉiuj interkonsentos, ke

  • Nur laboro kondukas al sukceso!
  • Mi pensas tial mi estas.[14]
  • Kial oni ne lernas Esperanton?[15]
  • Se vi estus vera trovanto de la vero, vi devas, almenaŭ unufoje en la vivo, dubi kiel eble ĉion. [16]
  • Nenio estas tiel ridinda se iu filozofo tion diris.[17]
  • Legado de ĉiuj el la bonaj libroj estas kiel interparolado kun la plej bonaj homoj de jarcentoj pasintaj.[18]
  • Vojaĝado estas preskaŭ kiel interparolado kun homoj de jarcentoj pasintaj.[19]
  • Bona menso estas la plej bone dispartigita afero de la mondo, ĉar ĉiu opinias esti tiel bone dotita per ĝi, ke tiuj mem kiuj estas la plej malfacile kontentigeblaj per ĉiuj aliaj aferoj, ne kutimas el ĝi deziri pli ol ili havas. [20]
  • Kaj ni tre bone komprenas, ke komunikado de popoloj estas tiel granda, ke oni nepre bezonas komunan lingvon.
  • Dio estas la ununura reganto en la mondo kiu havas malpli da aŭtoritato ol liaj servantoj.
  • Kiu ne havas iluzion - havas tiun.
  • Politiko estas la arto fari malmulte por multaj, kaj fari multe por malmultaj.
  • Kio karakterizas politikiston ne estas ke li agas por iu partio, sed ke li povus agi por iu ajn partio.
  • Amo: pensi je iu, senpripense.[21]
  • Homo, kiu ne kuraĝus strangoli bovon per propraj manoj, neniom ŝancelus pafmortigi alian homon de fora distanco tia, ke tiu ĉi videblas ne pli granda ol hirundo.
  • La plej multo da infanoj foje minacas forkuri el la hejmo. Estas nur tio kio fortikigas la gepatrojn.
  • Ĉiam estu afabla al viaj infanoj; estas ili kiuj elektos vian maljunulejon.
  • Mastrumado ne povas mortigi onin, sed kial riski ĝin?
  • La plej bona metodo forigi kuirejan odoron: manĝi restoracie.
  • Purigi la domon dum viaj infanoj kreskiĝantas estas kiel ŝoveli la trotuaron antaŭ ol ĉesas neĝi.[22]
  • La maniero por komenci estas ĉesi paroli kaj eki fari.
  • Estas senfinaj vastaj grenkampoj sub malĝojaj ĉieloj, kaj mi ne timis la provon esprimi malgajon kaj ekstreman izolecon.
  • Mi volas aventuri kaj fari enormajn riskojn kaj esti ĉio, kio oni diras, ke ni estas.
  • Mi ne verkas pri afablaj homoj. Mi ne estas afabla homo. Nek estas iu ajn, pri kiu mi iam ajn profunde zorgis.
  • Mi elektis la malghustan semajnon por haltigi la enspiron de gluo.
  • Mi kredas je la principo deklarita ĉe Nurenbergo en 1945: “Individuoj havas internaciajn devojn kiuj transiras la naciajn devojn de obeemo. Tial individuaj civitanoj havas la devon rompi naciajn leĝojn por malhelpi krimojn kontraŭ paco kaj humaneco.” (Ve, kiom da tempo kaj atento tio rabis!)
  • Ĉiuj flagoj estis tiel makulitaj per sango kaj merdo, ke estas tempo tute ne plu havi da ili.

Skribilo[23][redakti]

Ĉefo al sekretario ĉe la sojlo: „Kie mi havas skribilon?“

„En via poŝo.“

„Ĉu en la dekstra aŭ maldekstra?“[24]

Notoj (Almenaŭ tio!)[redakti]

  1. Feliĉa oni ne estas: feliĉo, estas nur silentado de l’malfeliĉo.
  2. Laŭ ne nepre bona kutimo, pluraj diskutas pri la artikolo, ne ĉi tie, sed ĉe Facebook.
  3. Multaj subtenantoj de Esperanto ne konscias, ke por aliaj homoj estas aliaj pli gravaj aferoj ol la lingva problemo.
  4. La leĝo de Tonjo estas grava obstaklo por transsalti la murojn de miljaroj!
  5. Ni difinu la revadon, tiun enan vibradon de la animo kien kolektiĝas kaj iel perdiĝas en misteran konfuzecon ĉiaj sentumaj kaj pensaj voluptoj.
  6. Genio: unu procento inspiro kaj 99 procentoj ŝvitado.
  7. Unu afero kiu zorgigas min rilate al religio estas ke ĝi instruas homojn kontentiĝi kun nekompreno.
  8. Ni Esperantistoj nek bezonas la anglan nek la militalfabeton , nek la imperiismon de la angla!
  9. Ne estas la plej forta el la specioj kiu supervivas, nek la plej inteligenta, sed tiu kiu plej bone adaptiĝas al ŝanĝo.
  10. La plej bona maniero trudi sian ideon al aliuloj estas kredigi ilin ke ĝi venas de ili.
  11. Agnoskite ke estas multaj stultaĵoj en la regularo de la Eklezio. Sed ĝi volas regi, kaj por tio ĝi bezonas fermitkapa homamaso kiu kaŭras kaj emas lasi sin regi. La altaj, bonpagitaj klerikoj timas nenion pli ol la klerigo de la malaltaj socitavoloj.Ĝi ankaŭ maljuste retenis aliron al la Biblio kiom eble plej longe.
  12. Tre tre bona, kaj sufiĉe kompleta, merkatika analizo.
  13. Estas tre malfacile respondi serioze al io ajn dirita de Donald Trump.
  14. Jes, Esperanto estas lingvo kun bela ideo, kaj partopreni en la Esperanta movado estas kontribuo al pli bela mondo. Sed multaj homoj opinias, ke estas multaj aliaj aferoj pli gravaj ol la lingva problemo en la mondo, ekzemple, malriĉo, malsato, medio, akva riĉfonto, klimato, homaj rajtoj, ktp.
  15. Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis pri ĝi. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!
  16. Ĉiuj havas propran intereson. Altrudi la sian al alia estas ne-efike kaj ofte malŝatate.
  17. Estas tute normale, ke oni ne interesiĝas ĉe Esperanto kaj ne lernas ĝin.
  18. Feliĉe en esperantujo ne ekzistas armeo – sed pacaj batalantoj.
  19. Do.. Kial oni lernu Esperanton?
  20. Kia babilado …
  21. Tute pravaj vortoj.
  22. Jes, iugrade estas tiel…
  23. Patrujo de l’saĝulo estas la tutmondo.
  24. Bonega spritaĵo!