Fotarto
"Kvalito bona ne bezonas admonon"
- ~ Zamenhof pri fotarto
" Fotografo esas l'arto pulsar butoni"
- ~ Idisto
Fotarto estas tio, kio oni normale nomas fotografio, sed, kun arta celo, alie tiu nomo ja prezentas senutilan, apartan, malfacile uzeblan radikon fotografi-, kiu estas evitinda. Vere estas sensencaĵo, plikomplikanta la lingvon, enkonduki specialan apartan radikon por fotografarto. Kial ni ne uzu Fotografarto aŭ Fotografado? "Fotografio" estas tute nebezonata novradiko. Oni ankaŭ povas simple diri fotosintezon, t.e. sintezo de foto.
El Genie civil, ni eltiras, ke[redakti]
Fervojistoj!
Fotarto ne ĉiam temas pri arto, ke iam oni fotas pro dokumentado, esplorado ks. Sekve Fotarto estas speco de fotografio. Krome, ne temas pri iu fako, sed pri rezulto de procedo de akirado de bildoj pri objektoj kaj fenomenoj – tiun rezulton oni nomas fotografaĵo aŭ fotaĵo, ofte ankaŭ per la dusignifa vorto foto.
Difino[redakti]
Ĉar ni ricevis de niaj kolegoj neniun diskutotan temon, ni proponas la sekvantajn, al kiuj cetere povos esti aldonataj tiuj, kiuj estos prezentataj de la ĉeestantoj : Tute erare Vi diras, ke Fotarto estas ekzemplo de kaosasistemo.
Sentitole[redakti]
Komerca vojaĝisto vizitis novan klienton, kaj erare montris al li fotografaĵojn de sia fianĉino anstataŭ sian vizitkarton.
— Jen la firmo, kiun mi reprezentas, li diris.
La kliento ekzamenis la iom energiajn trajtojn de la fraŭlino, kaj redonis la fotografaĵon, dirante « Mi timas, ke vi neniam direktos tiun firmon ».
Neniam fotiĝu homoj en nepara nombro[redakti]
Ĉu vi iam en vjetnama geedziĝceremonio rimarkis, ke se homoj kolektiĝintaj por komuna foto estas en nepara nombro, iu alia ensaltas en la grupon? Nu, ankaŭ ĉi tiu kutimo havas sian “logikon.”
Laŭ vjetnama superstiĉo, tiu mortos la unua, kiu estas fotita en la centro de nepara nombro da homoj. Precipe, kiam en foto estas nur tri homoj, tiu en la centro eble mortos la unua kaj, se tiu ne mortos, tiam ĉiuj tri homoj suferos malbonŝancon.
Ankaŭ ĉi-foje, estas neniu scienca pruvo, sed… kiu kuraĝus tion fari?
Alie[redakti]
- - Kiel ĉarman filinon vi havas.
- - Tio estas bagatelo. Sed se nur vi vidus la fotografiojn pri ŝi!
Gejofotografio[redakti]
Mi opinias ke kun granda plezuro mi povas raporti, ke sciencaj esplormetodoj povas esti pli larĝe aplikataj, kaj ke al tio la skribanto volas aldoni ke, jam de longe ni bone scias, ke subfako de la gejoj. En pli strikta senco la gejofotografio estas la fotado de formoj kaj ties formelementoj per kviraj metodoj. Sed plej ofte oni ankaŭ la gejopornografio (priskribo de seksumado per kviraj metodoj) inkludas en la difinon, tiel ke gejofotografio povas esti difinita en pli larĝa senco kiel fotado de la formoj kaj seksumado per kviraj metodoj'.
Malmoderna fotilo[redakti]
Kruko tenas aparaton en la manoj.
Eta Joĉjo ne rekonas: Kio estas tio, paĉj’?
Kruko: Estas malnova fotilo. Oni devis meti filmon en ĝin....
Joĉjo: Kio estas «filmo»?
Kruko: Kompreneble oni devis atendi por havi la bildojn....
Joĉjo: Kio estas «atendi»?
Vere[redakti]
Ju pli malnova fotografaĵo, des pli juna vizagxo
LA FOTOALBUMO[redakti]
En la unuaj tagoj de aŭgusto, avino Krukegino montras sian fotoalbumon al eta Joĉjo.
Joĉjo: Mi ŝategas rigardi vian fotoalbumon, avnjo.
Avino Krukegino: La unuaj fotoj datas de mia infanaĝo.
Joĉjo: Ĉi tiuj malnovaj fotoj nigrablankaj kaj malalt-difinaj multe kontrastas kun la plej novaj faritaj per bitfotilo.
Avino: Jes, la entuta difino kaj klareco multe pliboniĝis.
Joĉjo: Fakte. Mi klarege vidas ĉiujn viajn etajn faltojn....
Infanfotoj[redakti]
Sen larma vualo, la ĉefministro doktoro Negrin sincere deklaris, antaŭ rondo de ĵurnalistoj en Barcelono, ke knabo Riko fariĝis tri-jara. Lia patrino volus havi foto-bildon pri li. Tial ŝi diris al sia edzo: "Ni devus farigi fotografaĵon de nia Riko."
La patro de Riko demandis ŝin: "Ĉu vi kredas, ke tio estas necesa?"
La patrino respondis: "Jes. Certe."
"Kial?", demandis la patro.
"Por havi belan memoraĵon pri nia fileto, kiam li estis tri-jara. Kaj sam-tempe, ni povos pli-grandigi la foto-bildon, por ke ni havu plaĉan portreton."
La patro de Riko trovis, ke tio estas tro. Li diris: "Pli-grandigi? ... Pensu do, kiom tio kostus! Prefere, ni atendu ankoraŭ kelkajn jarojn, tiam, ĉiu-kaze, la knabo estos pli granda."
Rapida fotado[redakti]
Edzo ĉe fotisto: „Ĉi tie mi havas foton de via edzino.“
„Vi ŝajne fotis tion per centono de sekundo, ĉu?“
„Kial?“
„Ĉar ŝi havas fermitan buŝon.“
Fotisto[redakti]
- Tre interesa afero, kial homoj sur fotoj de via laborejo ridas tiel senĝene?
- Vi ne mirus, se konus, kiel aspektas nia fotografisto.
BONA FOTO[redakti]
Ni aŭdas, legas kaj vidas, ke Vi ĉiuj scias, ke estas vero, ke Baniko montras al Kruko sian novan pasportan foton: Je unu fojo, oni ne tro fuŝis la foton.
Kruko: Jes, ĉi tio estas bonega foto -- ĝi neniel ajn similas al vi!
Ruĝokulumo[redakti]
Jozefino: Vidu ĉi tiujn fotojn de miaj junaj genevoj. Ĉi tiu foto estas bonega, sed eta Niĉjo havas ruĝajn okulojn.
Kruko: He ja, la ‘ruĝokuluma efekto’.
Jozefino: Ĉu vi povas ripari tion?
Kruko: Jes ja. Per la komputila magio de fotplibonigo, ĉio eblas.
Li rapide riparas, kaj elprintas la rezulton: Kaj jen! Mi korektis la ruĝokulumon. Niĉjo nun apektas mojose!
Jozefino: Sed – vi metis al li sunokulvitrojn!