Nzemaoj
La nzemaoj (aliaj nomoj: Apolo, Appolo, Ndenye, Nzema aŭ Nzima) estas etno en Ganao kaj Ebur-Bordo. Tiu etno vivas plejparte en la sudokcidento de Ganao kaj ĝis post la landlimo al Ebur-Bordo. Proksimume 273.000 nzemaoj, la plejparto de la etno, vivas en Ganao en la Okcidenta Regiono. En Ebur-Bordo vivas proksimume 88.000 nzemaoj en la proksimejo al la limo al Ganao.
Nzemaoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La etno nzemaoj estas nomdonanto de la Nzema-Okcidenta-Regiono de Ganao.