Naha
Naha (japane 那覇 [Naha]) estas ĉefurbo de la japana gubernio Okinavo. La moderna urbo estis fondita la 20-an de majo 1921, sed jam antaŭe temis pri la plej grava kaj la plej loĝata urbo en la Rjukju-insularo. Ekde la komenco de la 15-a jarcento ĝis la jaro 1879 ĝi estis ĉefurbo de la Rjukju-reĝlando.
Naha | |||
urbo | |||
De supre maldekstre: Centra Naha, Kokusai dōri, Kastelo Ŝuri, Kinjoĉo Iŝidatami-miĉi, aŭtovojo 58 en Naha
| |||
|
|||
Oficiala nomo: 那覇市 | |||
Lando | Japanio | ||
---|---|---|---|
Insulo | Okinava insulo | ||
Gubernio | Okinavo | ||
Historia regiono | Rjukju-reĝlando | ||
Maro | Sudĉina Maro | ||
Situo | Naha | ||
- koordinatoj | 26° 12′ 44″ N 127° 40′ 45″ O / 26.21222 °N, 127.67917 °O (mapo) | ||
Areo | 38,99 km² (3 899 ha) | ||
Loĝantaro | 313 970 (2005) | ||
Denseco | 8 052,58 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1921 | ||
Horzono | GMT (UTC+9) | ||
Poŝtkodo | 900-8585 | ||
Telefona antaŭkodo | (098) 867-0111 | ||
Arbo | Fukugi | ||
Floro | Bugenvilo | ||
Situo enkadre de Japanio (Okinava insulo)
| |||
Situo de Naha en la Gubernio Okinavo
| |||
Vikimedia Komunejo: Naha, Okinawa | |||
Retpaĝo: http://www.city.naha.okinawa.jp/ | |||
Naha situas sur bordo de la Sudĉina Maro, en la suda parto de la Okinava (ĉef)insulo, kiu estas parto de la Okinavaj insuloj kaj la plej granda insulo en la Rjukju-insularo.
Naha estas la politika, ekonomia kaj eduka centro de la gubernio Okinavo. En la pasinteco ĝi estis ankaŭ la religia centro de la Rjukju-dinastio.
Fine de la dua mondmilito ĝi estis preskaŭ tute detruita dum la tielnomata batalo de Okinavo.
Klimato
redaktiJan | Feb | Mar | Apr | Maj | Jun | Jul | Aŭg | Sep | Okt | Nov | Dec |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
16,6 °C | 16,6 °C | 18,6 °C | 21,3 °C | 23,8 °C | 26,6 °C | 28,5 °C | 28,2 °C | 27,2 °C | 24,9 °C | 21,7 °C | 18,4 °C |
Esperanto
redaktiLa Japana Esperanto-Junularo origine planis okazigi en la jaro 2012 la 68-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) de TEJO en Naha, kie ĝin gastigus la Nacia Okinava Centro por Junulara Amikeco. Pro malfacileco trovi taŭgan kongresejon, la kongresloko estis tamen poste translokita al Tenri, kaj fine en decembro de 2011 la organizantoj komplete rezignis pri la plano okazigi la 68-an IJK-n en Japanio.