Bokalo
Bokalo (el la itala barattolo [baRAtolo], per la franca bocal) estas ujo, el vitro, fajenco aŭ ceramiko, kun larĝa aperturo, ĝenerale netralasive fermebla, uzata en la iamaj apotekoj por konservi kuracilojn (tia tipo de ujo estas nun nur objekto por kolektado).
En la nuna tempo, la bokaloj utilas plejofte por konservi likvajn aŭ duonlikvajn nutraĵojn, solidajn nutraĵojn peklitajn en konserva likvaĵo (vinagro, alkoholo, siropo, sala akvo...), aŭ similajn varojn.
Ili estas ĝenerale fermeblaj per ŝraŭb-kovrilo.
Iuj bokaloj havas kovrilon kun guma junto, kiu permesas netralasive (hermetike) fermi ilin. Tiuj bokaloj utilas por sterilizi nutraĵon per bolado.
Estas foje malfacile diferencigi inter bokalo, poto kaj vazo.
Ekzemploj de bokaloj
redakti- Bokalo da saŭcoj: mustardo, majonezo, pesto;
- Bokalo da konfitaĵo, da mielo;
- Bokalo da fruktoj en siropo aŭ alkoholo
- Bokalo da plektitaj kukumetoj, cepoj, kapsikoj, malgrandaj legomoj, haringoj ...
Aliaj uzoj
redakti- Bokalo da formaldehido aŭ alkoholo utilas, en naturscienco, por konservi specimenojn de bestoj aŭ organoj.
- Bokalo plena de akvo utilas kiel lupeo por fokusigi lumon
- Rondforma akvario estas ofte nomata Bokalo por orfiŝo
Vidu ankaŭ
redakti- Akvobokalo (bokalforma stelaro en la konstelacio Akvisto)