Pesto (kondimento)
Pesto - prononcata en la ligura lingvo [PEStu] - estas italdevena saŭco, kiu devenas de Ligurio, regiono en norda Italio, ĝuste en la urbo Ĝenovo (pesto alla genovese, pesto laŭ la ĝenova maniero, aŭ "ĝenova pistaĵo"), kvankam ekzistas almenaŭ unu alia bone konata speco: pesto alla siciliana (do "sicilia pistaĵo"), saŭco el Sicilio, kiu anstataŭigas la bazilion de ĝenova pesto per tomato. Pesto estas konata, laŭ variaj formoj, ekde la romia epoko, kaj verŝajne estis importita el Norda Afriko. Pesto, kutime vendata en malgrandaj bokaloj, ofte estas havebla en vendejoj en variaĵoj verdaj aŭ ruĝaj (kun sun-sekigitaj tomatoj aŭ ruĝaj kapsikoj), produktata de grandaj fabrikoj aŭ sub nekonata marko.
Pesto alla genovese estas eŭropa protektata manĝaĵo, kio signifas, ke por povi uzi tiun nomon, produktantoj devas uzi la tradiciajn ingrediencojn: bazilion, ajlon, salon, pinikernojn, ekstre virgan olivoleon, bovinan fromaĝon Parmigiano Reggiano kaj (nedevige) ŝafan fromaĝon Pecorino Sardo.
En komerca, pli malaltkvalita pesto, akaĵuoj aŭ juglandoj ofte estas uzataj anstataŭ pinikernoj, ĉar ili estas pli malmultekostaj kaj havas similan amplekson. Krome, la Parmigiano-n ofte anstataŭigas pli malmultekostaj fromaĝoj, kiel Grana Padano, kaj pli malmultekostaj oleoj estas uzataj.
Pesto kutime estas uzata sur pastaĵoj, supoj, krakenoj, kaj pano, kvankam ĝi estas tre diversutila.
Iom diferenca varianto de la saŭco ekzistas en Provenco, konata kiel pistou. Kontraste al la itala pesto, pistou ĝenerale estas farata nur el olivoleo, bazilio kaj ajlo: dum oni povas aldoni fromaĝon, nuksoj ne estas inkluzivitaj. Pistou estas uzata en la tipa soupe au pistou, legomsupo kun gusto je pistou. En la komenco, la saŭco ne enhavis bazilion; fromaĝo kaj olivoleo estis la ĉefaj ingrediencoj.
Aliaj variaĵoj enhavas: kultivan erukon (anstataŭ aŭ kune kun bazilio), nigrajn olivojn, citronŝelon, koriandron aŭ ĉampinjonojn [1][rompita ligilo]. Iu germana variaĵo uzas foliojn de sovaĝa ajlo anstataŭ bazilio. Dum la 19-a jarcento, ĝenovaj enmigrantoj al Arĝentino kunportis siajn pesto-receptojn. Unu perua variaĵo, konata kiel "Tallarin Verde" (laŭlitere "Verdaj Nudeloj", el la itala tagliarini) estas iome pli kremeca, uzas spinacajn foliojn kaj estas surtabligata kun terpomoj kaj bifsteko.