Antananarivo
Antananarivo estas la ĉefurbo de Madagaskaro. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 1 275 207 loĝantoj. Kun pli ol 2 milionoj da loĝantoj en la aglomeraĵo, ĝi estas la plej granda urbo de la lando kaj ĝia administra, komunika kaj ekonomia centro. La industrio produktas ĉefe nutraĵojn, cigaredojn kaj vestaĵojn el kotono.
Antananarivo (Tananarive) | ||
urbo | ||
Antananarivo - Analakely
| ||
|
||
Oficiala nomo: Antananarivo | ||
Kromnomo: Tana | ||
Ŝtato | Madagaskaro | |
---|---|---|
Regiono | Analamanga | |
Parto de | Afriko | |
Oceano | Hinda oceano | |
Situo | Antananarivo | |
- alteco | 1 276 m s. m. | |
- koordinatoj | 18° 56′ 00″ S 47° 31′ 00″ O / 18.93333 °S, 47.51667 °O (mapo) | |
Areo | 87 km² (8 700 ha) | |
Loĝantaro | 2 200 000 (2014) | |
Denseco | 25 287,36 loĝ./km² | |
Fondo | 1625 | |
Horzono | OAT (UTC+3) | |
Situo enkadre de Madagaskaro
| ||
Situo enkadre de Afriko
| ||
Situo rilate al Hinda oceano
| ||
Vikimedia Komunejo: Antananarivo | ||
Retpaĝo: www.antananarivo.mg | ||
La urbo estis fondita en la jaro 1625. En 1797 ĝi fariĝis la ĉefurbo de la Merina tribo. La konkeroj de reĝo Radama faris el Antananarivo la ĉefurbon de preskaŭ la tuta lando. En 1895 Madagaskaro fariĝis franca kolonio – ĝis 1960.
La nomo Antananarivo signifas Urbo de milo (arivo = mil). Dum la kolonia epoko kaj dum kelkaj jaroj post la sendependiĝo uziĝis la skribmaniero Tananarive.
Fotografioj
redakti-
Antananarivo (Madagaskaro)
-
Foto de Antananarivo
Esperanto-movado
redaktiJam en 1901 estis la unuaj esperantistoj en Antananarivo: P. Bourdier kaj M. Ravelojaona. En 1905 estis fondita Esperanto-grupo.
Esperantistoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://earth-info.nga.mil/gns/html/cntry_files.html Arkivigite je 2012-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.iarivo-town.mg Arkivigite je 2010-01-31 per la retarkivo Wayback Machine