13-a de majo
dato
(Alidirektita el 13a de majo)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 13-a de majo estas la 133-a tago de la jaro (la 134-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 232 tagoj restas.
Je la 13-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 460: En Batalo de Kartageno, romia floto en Portus Ilicantus (nun Santa Pola) estas detruita de vandaloj el Nordafriko
- 535: Agapeto la 1-a iĝis papo
- 609: Papo Bonifacio la 4-a ordonis ŝanĝi Panteonon de Romo al preĝejo
- 1239: Franca dominikano kaj inkviziciisto Robert le Bougre ordonis ŝtiparumi 183 katarojn
- 1373: Angla mistikulino Juliana el Norwich resaniĝis de severa malsano, dum kiu ŝi spertis serion de intensaj vizioj pri Kristo, kiujn ŝi poste priskribis en la unua konata anglalingva libro verkita de virino
- 1497: Papo Aleksandro la 6-a ekskomunikis religi-politikan reformiston Girolamo Savonarola
- 1572: Gregorio la 13-a iĝis papo
- 1610: Maria de Mediĉo estas kronita kiel reĝino de Francio
- 1638: En Delhio komenciĝis konstruado de Ruĝa Fortikaĵo, ĉefa loĝejo de Mogoloj, nun ikoneca simbolo de Barato
- 1647: Tertremo detruis Santiagon de Chile - pereis 12 mil personoj
- 1648: Parlamenta Frondo ekfunkciis en Francio
- 1657: "Sveda diluvo" kontraŭ la Respubliko de Ambaŭ Nacioj: sveda armeo kaj la transilvania konkeris Breston
- 1710: En Berlino oni fondis universitatan klinikaron Charité, nun la plej granda en Eŭropo
- 1733: De la teritorio de Pollando estis videbla plena suneklipso
- 1736: Unuaj historie dokumentitaj artfajraĵoj okazis en Brno dum kronado de la ambildo de la Nigra Madono de Sankta Tomaso
- 1779: Pactraktato de Teŝinio finis la militon de bavara sukcedo
- 1783: Batalantoj de la Usona Milito de Sendependeco fondis Societon de la Cincinatuloj
- 1787: Britaj kolonioj: Brita Unua Ŝiparo fornavigis kun 1487 personoj (en tio 778 kondamnitoj) por establi unuan eŭropan kolonion en Aŭstralio (en Novsudkimrio)
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: restanta en fortikigita tendaro apud Połaniec soldataro de Tadeusz Kościuszko reĵetis atakon de rusaj taĉmentoj de majoro Fjodor Denisov
- 1809: Milito de la Kvina Koalicio: post tritaga sieĝo Napoleono Bonaparte la duan fojon okupis Vienon
- 1830: Ekvadoro eksiĝis de Granda Kolombio anoncante sin respubliko
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio; Venko de ribelantoj en batalo de Jędrzejów — rusia generalo Diebitsch malgajnis; malvenko de la ribelantoj en tritaga batalo de Palanga
- 1844: En Hispanio per reĝa dekreto estis fondita Guardia Civil
- 1846: Usona Kongreso deklaris militon kontraŭ Meksiko - rezulte de la Meksika-Usona Milito Usono ekhavis teron norde de la rivero Rio Grande del Norte
- 1848: Publika prezento de la himno de Finnlando - Maamme
- 1888: Brazila Imperio: Izabela de Brazilo abolis sklavecon
- 1894: Budapeŝto: publika prezento de la rundpentraĵo Landokupo de la madjaroj
- 1899: Brazila futbalteamo EC Vitória fondiĝis
- 1909: Unua biciklista konkurso Giro d'Italia komenciĝis
- 1912: Britio: Royal Flying Corps fondiĝis - nun Royal Air Force
- 1913: Igor Sikorski unuafoje ekflugis per kvarmotora aviadilo
- 1917: Portugalio: tri paŝtistaj infanoj, i.a. Lucia Santos, apud Fátima unuafoje spektis Virgulinon de Fátima - en 1930 la vizioj estis agnoskitaj de la Katolika Eklezio
- 1917: Eugenio Pacelli, itala kleriko en Bavario iĝis episkopo (posta papo
- 1922: Dua Pola Respubliko: inaŭguro de Pola Gimnazio en Libera Urbo Dancigo
- 1926: Maja puĉo: en Varsovio daŭris bataloj inter la registaraj taĉmentoj kaj tiuj de Józef Piłsudski
- 1927: Soveta, poste ukraina futbalklubo Dinamo Kievo estis fondita
- 1930: Tasmanio: la lasta sovaĝa tilacino estis mortigita
- 1933: Politika partio Nasjonal Samling estis formita en Norvegio
- 1935: En Alĝero eksplodis ribelo kontraŭ la franca centra registaro
- 1937: Pollando: en Bresto post murdo de pola policano flanke de juda buĉisto eksplodis kontraŭjuda tumulto
- 1939: De Hamburgo fornavigis ŝipo St. Louis kun 930 germanaj judoj celanta al Kubo - usona registaro malakceptis pasaĝerojn, poste apud Florido ĝi estis pripafita kaj revenis al Antverpeno (Belgio), kiu akceptis nur parton de ili, same nevole la ceteraj pasaĝeroj estis akceptitaj de Francio, Nederlando kaj Britio
- Dua mondmilito
- 1940: germana armeo rompis francan defendlinion laŭ rivero Mozo; brita ĉefministro Winston Churchill, petante Ĉambron de komunuloj pri konfiddemando por la registaro de nacia unueco, diris: Mi havas nenion por oferi, krom sango, peno, larmoj kaj ŝvito
- 1942: Sieĝo de Leningrado: lasta enskribo en la taglibro de Tanja Saviĉeva
- 1943: Varsovio: de la 12-a/13-a de majo okazis soveta nokta aeratako al loĝkvartalo Wola — ĉirkaŭ 300 personoj mortis kaj 1000 vundiĝis — germanaj perdoj estis po 17 mortigitoj kaj vunditoj; de Varsovio foriris transporto kun 337 viroj kaj 119 virinoj al koncentrejo Aŭŝvico; Nord-Afrika kampanjo: lastaj germanaj-italaj taĉmentoj kapitulacis
- 1944: en regiono Hrodno 4 brigadoj de Pola Enlanda Armeo frakasis 2 kompaniojn de Litova Loka Korpuso kunlaborintaj kun nazioj, oni prenis 350 militkaptitojn; 215 usonaj bombaviadiloj aeratakis Stettin (la nunan Szczecin)
- 1945: Postmilito: Aliancanoj arestis marŝalon Wilhelm Keitel - la komandadon de Wehrmacht transprenis generalo Alfred Jodl
- 1947: Oni kreis Specialan Komisionon de UN en Brita mandato Palestino por esplori judan-araban konflikton (UNSCOP)
- 1948: Enlanda Milito dum la Mandato Palestino: taĉmentoj de juda Irgun atakis forlasitan de britoj Jafon
- 1950: Unua konkurso en la historio de Formulo 1 – Granda Premio de Britio: italo Giuseppe Farina venkis
- 1953: Stalinismo: en malliberejo de Varsovio oni ekzekutis pastron Zygmunt Kaczyński, papan altrangulon kaj estintan ministron en la pola ekzila registaro en Londono
- 1953: Pollando: en Lublin oni kreis Vesperan Inĝenieran Lernejon, kiu poste transformiĝis al altlernejo
- 1960: Himalajo: svisoj kiel unuaj grimpis al Dhaulagiri
- 1975: Dinamo Kievo gajnis unuan fojon UEFA-pokalon de pokalvenkintoj - Sporta Asocio "Dinamo Kievo" fondiĝis
- 1976: Pol Pot iĝis ĉefministro de Kamboĝo
- 1981: Vatikano: turko Mehmet Ali Ağca faris Atencon kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a sur la Placo Sankta Petro en Romo
- 1982: Kosmodromo Bajkonur: lanĉo de kosmoŝipo Sojuz T-5 al la kosmostacio Salut 7
- 1984: Serio da eksplodoj en ĉefa municiprovizejo de la Norda atomŝiparo en Severomorsk (Sovetunio) — pereis 200 ĝis 300 personoj
- 1992: Papo Johano Paŭlo la 2-a fiksis Mondan Malsanul-Tagon okaziĝantan en Romkatolika Eklezio la 11-an de februaro
- 1992: Ĉina Popola Respubliko: unua publika instruado de Falun Gong en Ĉangĉuno (en la provinco Ĝilino)
- 1995: La 40-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Dublino
- 1999: Peruo kaj Ekvadoro subskribis landlimdokumenton, finante disputon pri tri militoj, daŭrantan 60 jarojn
- 1999: Carlo Azeglio Ciampi iĝis la deka prezidento de Itala Respubliko
- 2000: La 45-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Stokholmo
- 2005: Papo Benedikto la 16-a anoncis beatig-proceson de Johano Paŭlo la 2-a
- 2005: Andiĝona masakro estis en Uzbekio
- 2007: Danubo: konstruado de Ponto Vidin–Kalafat komenciĝis
- 2008: 80 personoj pereis kaj 216 vundiĝis en serio da 7 bombaj atencoj en barata urbo Ĝajpuro
- 2009: Lanĉo de la usona desegnita filmo Supren, produktita de Pixar kaj distribuata de Walt Disney Pictures
- 2011: 98 personoj pereis kaj 140 vundiĝis en du bombaj atencoj en la norda distrikto Charsadda de pakistana provinco Ĥajber-Paŝtulando
- 2014: Inundo en Bosnio kaj Hercegovino, Serbio kaj ankaŭ parte en Kroatio kaj Rumanio mortigis ne malpli ol 47 personojn
- 2016: Ekkonstruo de usona armea spaco de misiloj apud Słupsk (Pollando)
- 2017: Kievo: 62-a Eŭrovido-Kantokonkurso estis gajnita de portugalo Salvador Sobral; en Varsovio oni inaŭguris monumenton al W. Pilecki
Naskiĝoj
redakti- 1221: Aleksandro Nevskij, rusa princo kaj militestro fama pro venko kontraŭ svedoj kaj la ordeno de germanaj kavaliroj (m. 1263)
- 1254: Maria de Brabanto, reĝino de Francio (m. 1321)
- 1333: Rajnaldo la 3-a, duko de Geldern, grafo de Zutphen (m. 1371)
- 1588: Ole Worm, dana kuracisto, sciencisto, antikvaĵisto, esploristo de runŝtonoj (m. 1654)
- 1625: Carlo Maratta, itala pentristo de fina baroko (m. 1713)
- 1655: Inocento la 13-a, papo, parenco de Inocento la 3-a (m. 1724)
- 1699: Markizo de Pombal, ĉefministro de Portugalio (m. 1782)
- 1717: Maria Teresia, imperiestrino de Sankta Romia Imperio (m. 1780)
- 1728: Ernst Gottfried Baldinger, germana kuracisto, botanikisto kaj eldonisto (m. 1804)
- 1753: Lazare Nicolas Marguerite Carnot, franca politikisto, generalo kaj matematikisto troviĝanta sur la listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo (m. 1823)
- 1756: Vojtěch Živný, ĉeĥa-pola pianisto, komponisto, violonisto kaj instruisto de Ŝopeno (m. 1842)
- 1767: Johano la 6-a, reĝo de Portugalio (m. 1826)
- 1785: Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski, rusia generalo (m. 1831)
- 1792: Pio la 9-a, papo deklarinta dogmon pri la Senmakula koncipiĝo (m. 1878)
- 1795: Pavel Jozef Šafárik, slovaka verkisto, poeto, etnografo kaj historiisto, fondinto de slavistiko (m. 1861)
- 1822: Francisko de Asizo de Burbono, duko de Kadizo, edzo de Isabel la 2-a (m. 1902)
- 1839: Franz Michael Felder, aŭstra kamparano kaj verkisto (m. 1869)
- 1840: Alphonse Daudet, franca verkisto, konata de la romano Tartarino de Taraskono (m. 1897)
- 1842: Arthur Sullivan, komponisto de operetoj, muziksciencisto (m. 1900)
- 1849: Panas Mirnij, ukraina ŝtatoficisto kaj verkisto, enestanta en Ukraina Antologio (m. 1920)
- 1853: Adolf Hölzel, aŭstra kaj germana pentristo
- 1859: Teodor Axentowicz, pola pentristo kaj profesoro, kundesegnisto de la Panoramo pri Racławice (m. 1938)
- 1876: Károly Sebestyén, hungara etnografo, kulturhistoriisto (m. 1956)
- 1881: Lima Barreto, brazila verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1922)
- 1882: Georges Braque, franca pentristo, kunfondinto de kubismo (m. 1963)
- 1887: Janka Olejnik, rumania hungara pentristino, membrino de la Artistkolonio de Baia Mare (m. 1954)
- 1890: Sándor Makkai, hungara reformita episkopo, verkisto (m. 1951)
- 1894: Ásgeir Ásgeirsson, prezidento kaj ĉefministro de Islando (m. 1972)
- 1898: György Jendrassik, hungara inĝeniero kaj inventisto (m. 1954)
- 1900: Karl Konrad August Elbracht, germana juristo kaj historiisto (m. 1963)
- 1901: Witold Pilecki, pola oficiro, organizanto de la rezista movado en Aŭŝvico, aŭtoro de unuaj raportoj pri la germana holokaŭsto de judoj, ekzekutita (m. 1948)
- 1901: Sándor Reményi, hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (m. 1963)
- 1903: Reinhold Schneider, germana verkisto, dramaturgo, poeto, literatura kritikisto, historiisto, teologo kaj filozofo de kulturo, kontraŭstaranta al persekutado de judoj (m. 1958)
- 1907: Daphne du Maurier, angla verkistino, konata pro siaj psikologie profundaj romanoj kaj rakontoj (m. 1989)
- 1908: Friedrich Stammberger, germana geologo
- 1913: Gil Evans, usona ĵazmuzikisto, trumpetisto kaj pianisto (m. 1988)
- 1919: Italo Chiussi, itala matematikisto konvertiĝinta al islamo, rekonstruinto de Itala Esperantista Junularo kaj ties prezidanto, tradukisto de La Nobla Korano, preleganto dum UK 1969 pri la temo "Esperanto kaj islamo", membro de la Akademio de Esperanto (m. 1973)
- 1920: Eduard Vladimír Tvarožek, slovaka tradukisto, redaktoro de "Esperantisto Slovaka", plurfoja gajninto de Belartaj Konkursoj, kontribuanto al Slovaka Antologio, Honora Membro de UEA (m. 1999)
- 1923: Ferenc Gábor, rumania hungara poeto, memuaristo (m. 2006)
- 1926: Annamária Ferenczy, rumania hungara aktorino (m. 2015)
- 1930: Manuel Marulanda, kolombia gerilestro, fondinto de FARK (m. 2008)
- 1930: Mike Gravel, usona politikisto kontribuinta al fino de la Vjetnama milito (m. 2021)
- 1931: Bogdan Michalski, pola inĝeniero kaj tradukisto, vojaĝisto al ekzotikaj landoj, gvidanto de Esperanto-klubo en Varsovio (m. 2008)
- 1934: Adolf Muschg, verkisto kaj literatursciencisto, profesoro de Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
- 1936: Ferenc Bárányi, rumania hungara kuracisto, verkisto, politikisto
- 1936: Ferenc Csomafáy, hungara fotisto, fotoraportisto de la gazeto Igazság
- 1936: Magdalena Fikus, pola biokemiistino kaj genetikistino, profesoro pri naturscienco kaj popularigantino de scienco
- 1939: Harvey Keitel, usona aktoro kaj produktoro, konata de la filmoj Taksiisto kaj Pulp-fikcio
- 1941: Ritchie Valens, usona muzikisto (m. 1959)
- 1941: Senta Berger, aŭstra aktorino kaj produktorino
- 1942: Pál Schmitt, hungara skermisto, diplomato kaj prezidento de Hungario
- 1949: Karlheinz Töchterle, aŭstra filologo kaj politikisto, ministro pri scienco
- 1950: Stevie Wonder, usona komponisto, blindulo, kantisto kaj produktoro
- 1953: Ferenc Szélyes, rumania hungara aktoro kaj dancisto
- 1955: Ingrid Annel, germana verkistino kaj dramaturgino
- 1958: Stanisław Suchowolec, pola sacerdoto, kapelano de Bjalistoka "Solidareco", fondinto de la memorĉambro al pastro J. Popiełuszko (m. 1989)
- 1963: Andrzej Przewoźnik, pola historiisto, sekretario de la Konsilio de Memor-Protekto pri Bataloj kaj Martireco, konsiliano de la Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk, pereinta en la kraŝo de la pola registara aviadilo en Smolensk (m. 2010)
- 1967: Chuck Schuldiner, usona muzikisto kaj gitaristo de la muzikgrupo Death (m. 2001)
- 1968: Miguel Ángel Blanco, atencita eŭska politikisto (m. 1997)
- 1968: Guido Steinberg, germana islamologo
- 1974: Regina Szilágyi, rumania hungara reĝisorino, helporedaktorino de Norda Teatro Trupo
- 1979: Albert Zsolt Jakab, rumania hungara etnografo
- 1983: Grégory Lemarchal, franca kantisto (m. 2007)
- 1986: Aleksander Ribak, norvega kantisto, violonisto, komponisto kaj aktoro, venkinto de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009
- 1987: Kurokawa Mei, japana aktorino kaj kantistino, rolinta en Poŝtelefona kaŝpolicano
Mortoj
redakti- -34: Salustio, romia historiisto, oratoro kaj politikisto, inklina al pitagorismo (n. -86)
- 1162: Géza la 2-a, reĝo de Hungario, filo de Béla la 2-a (n. 1130)
- 1553: Johannes Aepinus, germana teologo kaj reformisto (n. 1499)
- 1572: Giovanni Argenterio, itala kuracisto kaj aŭtoro de verkoj pri medicino (n. 1513)
- 1573: Takeda Shingen, japana daimio dum la Epoko Sengoku (n. 1521)
- 1619: Johan van Oldenbarnevelt, nederlanda politikisto, batalanto por sendependigo (n. 1547)
- 1710: Henriko (Saksio-Römhild), germana duko de Saksio-Römhild (n. 1650)
- 1782: Daniel Solander, sveda naturalisto, disĉiplo de Karolo Lineo (n. 1733)
- 1782: Friedrich Albrecht Augusti, germana pedagogo kaj teologo (n. 1691)
- 1782: Johann August von Hellfeld, germana jurscienculo (n. 1717)
- 1818: Ludoviko la 5-a Jozefo de Bourbon-Condé, franca generalo (n. 1763)
- 1826: Christian Kramp, franca matematikisto okupiĝanta pri teorio de faktorialo (n. 1760)
- 1831: Christian Gottfried Körner, germana juristo kaj mecenato (n. 1756)
- 1832: Georges Cuvier, franca bestosciencisto kaj paleontologo (n. 1769)
- 1850: Johann Jakob Bernhardi, germana kuracisto, botanikisto, akademiano (n. 1774)
- 1871: Daniel-François-Esprit Auber, franca komponisto de opero, disĉiplo de Luigi Cherubini (n. 1782)
- 1878: Andrzej Towiański, pola juristo, mistikulo, religia filozofo kaj mesianisto, kies adeptoj estis i.a. Adam Mickiewicz kaj Juliusz Słowacki (n. 1799)
- 1878: Joseph Henry, usona fizikisto, malkovrinto de elektromagneta indukto, pliboniginto de elektromagneto helpe de dielektriko; honorigita per henro - simbolo de induktanco (n. 1797)
- 1901: Leopoldo Alas, hispana verkisto, publicisto kaj literatura kritikisto (n. 1852)
- 1903: Apolinario Mabini, ĉefministro de Filipinoj, filozofo kaj revoluciulo (n. 1864)
- 1904: Ottokar Lorenz, aŭstra historiisto, pioniro de moderna genealogio (n. 1832)
- 1916: Ŝolom Alejĥem, juda rusia verkisto, klasikulo de la jida literaturo (n. 1859)
- 1921: Eduard Pfeiffer, germana sociala aktivulo el Stutgarto (n. 1835)
- 1923: Charlotta Garrigue-Masaryková, edzino de la unua ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk (n. 1850)
- 1930: Fridtjof Nansen, norvega oceanografo, esploristo pri Arkto kaj Nobelpremiita diplomato (n. 1861)
- 1933: Mikola Ĥvilovij, ukraina verkisto, fondinto de pluraj revuoj kaj organizaĵoj, reprezentanto de pafita renesanco (n. 1893)
- 1933: Bartholomäus Del Pero, aŭstra poeto kaj eldonisto
- 1938: Charles Édouard Guillaume, svisa Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de invaro (n. 1861)
- 1939: Stanisław Leśniewski, pola filozofo, matematikisto kaj logikisto, disĉiplo de Kazimierz Twardowski, apartenanta al la Lvova-Varsovia skolo (n. 1886)
- 1944: Pál Gulyás, hungara poeto de Debrecen, esperantisto publikiganta en "Debrecena Bulteno" (m. 1899)
- 1956: Aleksandr Fadejev, soveta verkisto kaj revoluciulo, membro de la Komunista Partio de Sovetunio (n. 1901)
- 1957: Mihály Fekete, hungara-israela matematikisto kaj rektoro, okupiĝanta pri kompleksa analitiko (n. 1886)
- 1961: Gary Cooper, usona aktoro rolinta en la vakera filmo Precize tagmeze (n. 1901)
- 1964: László Tompa, hungara poeto, redaktoro, tradukisto (n. 1883)
- 1970: Márton Moyses, rumania hungara poeto, viktimo de politikaj reprezalioj (n. 1941)
- 1971: János Bányai, rumania hungara geologo kaj redaktoro (n. 1886)
- 1974: Jaime Torres Bodet, meksika verkisto, funkciulo kaj diplomato (n. 1902)
- 1984: Stanisław Ulam, pola-usona matematikisto, laboranta en Skota Kafejo de Lvovo, kontribuinta al algebra topologio, aroteorio, mezurteorio kaj cifereca analitiko, kunkreinto de hidrogena bombo, partoprenanto de la projekto Manhattan (n. 1909)
- 1985: Aleksandr Mikulin, soveta inĝeniero, motorkonstrukciisto (n. 1895)
- 1988: Chet Baker, usona ĵaz-trumpetisto, flugilkornisto kaj voĉisto (n. 1929)
- 1992: Wanda Rutkiewicz, pola montgrimpistino, kiel unua eŭropanino surgrimpis Ĉomolungmon (n. 1943)
- 2005: Eddie Barclay, franca muzikproduktoro (n. 1921)
- 2014: Malik Bendjelloul, sveda filma reĝisoro kaj dokumentisto (n. 1977)
- 2019: Doris Day, usona aktorino, dancistino kaj kantistino (n. 1922)
- 2020: Rolf Hochhuth, germana verkisto (n. 1931)
- 2022: Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahajan, emiro de Abu-Dabio, prezidento de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (n. 1948)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Romkatolika Kalendaro: Virgulino de Fátima
- Monda Tago de Falun Gong
La 13-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.