| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Suda Transdanubio | |
Loĝantaro | 17 089 | |
Alto | 82 m |
Mohács [mohAĉ] estas urbo kaj ŝipa limpasejo en sudorienta Transdanubio en Hungario.
Kompreni
[redakti]Mohács situas sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de Danubo. Bóly troviĝas 14, Villány 23, Pécs 37, Budapeŝto 170 kilometrojn (aere).
Historio
[redakti]La unua hungara mencio pri Mohács okazis en 1093 kaj la vilaĝo ricevis opidumrajton en 1394. La turkoj venkis la hungaran armeon en 1526, kiu iĝis la plej grava okazintaĵo de la mil jaroj. Dum la longa turka erao la urbeto estis centro de la regiono. En 1857 privata fervojo konstruiĝis inter karbonminejoj de Pécs kaj haveno de Mohács. La urbeto akiris urborajton en 1924.
Klimato
[redakti]Mohács troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
Eniri
[redakti]Mohács estas bone alirebla voje, trajne kaj ŝipe.
Eniri avie
[redakti]La plej proksima hungara internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, krome estas flughaveno en Kroatio en Osijek, maloftaj flugoj okazas en Pécs.
Eniri trajne
[redakti]Mohács situas laŭ linio Pécs-Mohács tra Villány, kie alvenas trajnoj el Kroatio.
Eniri voje
[redakti]Mohács estas facile atingebla el la regiono Transdanubio per aŭtovojo el Budapeŝto. Voja limpasejo al Kroatio ne estas, sed la plej proksima estas facile atingebla aŭtovoje. El ceteraj partoj de Hungario pramo servas el la kontraŭa bordo.
Eniri ŝipe
[redakti]Mohács havas gravan havenon, sed la persona trafiko jam velkis pro la aŭtovojo. Tamen restis granda trafiko de barĝoj. Laŭ statuso (en 2021) Mohács estas akva limpasejo de Eŭropa Unio.
Publika transporto
[redakti]En Mohács 2 aŭtobusaj linioj liveras la pasaĝerojn.
Vidi
[redakti]- w:eo:Placo Széchenyi (Mohács)
- w:eo:Urbodomo de Mohács de 1926 kun turkecaj elementoj
- w:eo:Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Mohács)
- w:eo:Kapelo Dolora Sankta Maria (Mohács)
- aliaj kristanaj kirkoj
- memorejo pri la batalejo
- muzeo
- akvomuelejo el la 14-a jarcento
- termala banejo malfermita en 2007; la akvo havas salojn, natrian kloridon, hidrogenan karbonaton, fluoridon, feron kaj jodon
Fari
[redakti]- bani en la termala banejo
- vidi grandan turistan spektaklon "Busójárás", kiu troviĝas en listo de monda spirita heredaĵo de UNESCO
Aĉeti
[redakti]La plej necesaj vendejoj troviĝas en Mohács.
Vendejaroj
[redakti]- Tom Market Mohács
- Penny Market Mohács
- Lidl
- ALDI Mohács
- Csemete Csemege - Hevila Kft.
- TESCO Hipermarket Mohács
- COOP ABC
Manĝi
[redakti]- Révkapu Restaurant
- Subrosa Restaurant - Mohács
- Mohácsi Halászcsárda
- Halal Restaurant
- Sétány étterem
- Busóudvar étterem
- Régvolt étterem
Trinki
[redakti]- Fortuna Borozó
- Busó Borozó
Loĝi
[redakti]Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
[redakti]Hosteloj
[redakti]- plej proksime en Sükösd (19 km)
Hoteloj
[redakti]- Szent János Hotel Mohács
- Pannon Hotel ***
- Kovács Hotel
- Centrum Panzió, Mohács
- Pegazus Lovasfarm, Panzió, Mohács (kun rajda ebleco)
Sekureco
[redakti]- Mohács konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto
[redakti]Lokaj esperantistoj
[redakti]Konsulejoj
[redakti]Viziti plu
[redakti]Proksime estas Villány kun montaraj ekskursoj.