Sano estas stato de iu aŭ io sana, do tia, ke ĉiuj ĝiaj organoj normale funkcias.
|
| « En sana korpo — sana spirito. » | | « W zdrowym ciele zdrowy duch. » |
|
|
| « …hodiaŭ ni strebas ne nur al la sano, kiu estas stato de la organika ekvilibro, sed precipe al efemera, higiena, reklama aŭreolo de la korpo, do la perfekteco oble pli gravas ol la nura ideala stato. Kio rilatas al la modo kaj ekstera aspekto, ni soifas tute ne belecon aŭ ĉarmecon, ni deziras maskon.
Ĉiu serĉas sian maskon. Ĉar ne plu eblas kompreni la sencon de la propra ekzistado, restas nur elmontri sian eksteraĵon, sen zorgi nek pri esti vidita, nek eĉ pri esti. La homo diras al si ne: mi ekzistas, mi estas ĉi tie, sed: mi estas videbla, mi estas bildo, rigardu ja, rigardu! Tio estas eĉ ne ĝua sinrigardado, tio estas supraĵa komunikemo, speco de reklama simplanimeco, kie ĉiu iĝas impresario de sia propra bildo. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
| « Mi donacas tabakon kaj mi diras al vi ke ĝi estas veneno. Mi diras al vi: se plaĉas al vi, fumu kaj tiel vi volonte memmortigos vin aŭ vi povas fari kion vi volas kun via sano, sed la plej bona afero kion vi povus fari kun tiu skatolo da cigaroj estus donaci ilin al la malamiko. » | | « Yo regalo tabaco y les digo que es veneno. Les digo: si te gusta fúmalo y voluntariamente te puedes suicidar o hacer lo que quieras con tu salud, pero lo mejor que haces con esa caja de puros es regalarla al enemigo » | — Fidel Castro, Discurso de clausura de Pedagogía 2005, 4 de febrero de 2005. |
|
|
| « Sano estas havi la samajn malsanojn kiel la najbaroj. » | | « Health consists of having the same diseases as one’s neighbours » | — Quentin Crisp |
|