George H. W. Bush (naskiĝis la 12-an de junio 1924 - mortis la 30-an de novembro 2018) estis usona politikisto, kiu estis la kvardek-unua prezidanto de Usono ekde 1989 ĝis 1993.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « George H. W. Bush estis ne revulo, sed lerta praktikulo de la povopolitiko kaj tradicia diplomatio en netradicia tempo. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « Li estis majstro de kriza reguligado, sed ne estis strategia prognozisto. Liaj agoj koncerne la disfalon de Sovetunio estis rezolutaj, kaj internacia ago responde al agreso de Saddam Hussein estis organizita kun granda diplomatia lerteco. Sed neniu el liaj triumfoj transformiĝis je longdaŭra historia sukceso. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « George H. W. Bush kaj Brent Scowcroft en siaj komune verkitaj rememoroj “La mondo iĝis alia” agnoskas ke ili ne deziris ripetiĝon de la tumultoj en Orienta Eŭropo kiel en 1953, 1956 kaj 1968, kiam komenciĝinta liberaligo kaŭzis reagon de la sovetia flanko. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « Prevento de la disfalo de Sovetunio aŭ Jugoslavio iĝis prioritata tasko por administracio de George H. W. Bush, pri kio ĝi ne emis paroli publike. Poste en siaj raportoj pri rezultoj de sia prezidenta oficperiodo, Bush ne agnoskis siajn klopodojn pri konservado de Sovetunio. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « Subtaksinte potencialon de perforto en Jugoslavio kaj supertaksinte vivkapablon de ĝia federacia sistemo, konserviĝanta nur danke al la jam forpasinta marŝalo Tito, administracio de George H. W. Bush estis surprizita de eskaliĝo de krizo en tiu ĉi lando. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « Laŭ rememoroj de George H. W. Bush, li estis surprizita, eksciinte ke Saddam Hussein plu havas oli ol 20 diviziojn, inkluzive elitajn trupojn de lia Respublika Gvardio. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « Unu el la fortaj trajtoj de prezidanto Bush — Bush pli Maljuna — konsistis en tio, ke li sciis telefoni. Unue mi kontraŭis tion, mi opiniis ke por la ŝtatestro tia ago estas riska. Sed li brile sciis fari tion kaj sciis krei amikecan atmosferon en rilatoj kun ŝtatestro de ĉiu ajn lando de la mondo. Li telefonis ne nur por ricevi subtenon en tiu aŭ alia afero. Foje li povis telefoni kaj simple demandi: “Kiel estas la vivo, kiel statas la aferoj?” Kaj kiam li telefonis jam pri konkreta afero, oni aŭskultis lin sen streĉiteco. » | — Brent Scowcroft, Usono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008] |
|
Referencoj