Suna eklipso
Suna eklipso (greke έκλειψις, ékleipsis - laŭvorte kovro, ombrigo) sur la tero estas astronomia evento, kiu okazas, kiam la luno por rigardanto en certa parto de la tero tute aŭ parte kovras la sunon: tie, kie la ombro de la luno trafas la teron, rigardeblas la fenomeno.
Kontraste al luna eklipso, kie vere la luno iĝas malhela, la suno kompreneble plulumas. Nur parto de la tero troviĝas en ombro de la luno. Tial, analogie al la vorto "luna eklipso", fakte estus logike paroli ne pri "suna ...", sed pri "tera eklipso" (aŭ pri "sunkovrado").
Specoj de sunaj eklipsoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la grado de kovrado eblas distingi kvar specojn de sunaj eklipsoj:
Plena suna eklipso
[redakti | redakti fonton]La luno pasas ekzakte antaŭ la suno kaj komplete kovras ĝin dum mallonga tempo. Tiu tipo de eklipso por astronomoj estas la plej interesa - interalie , ĉar observeblas la suna korono; tio estas la hela gasa orbito de la suno, kiu normale estas prilumita per la helega suna lumo. Krome ĉe steloj, kiuj por rigardanto sur la tero situas preskaŭ malantaŭ la suno, mezureblas la kurbiĝo de la stela lumo pro la gravito de la suno.
Ĉar la suno estas relative granda lumilo kaj la luno estas relative malgranda objekto, la plena fazo de eklipso observeblas nur en relative eta teritorio de la tero: tiu teritorio nomiĝas "kerna ombro" kaj havas larĝon de maksimume 265 kilometroj.
Plen suna eklipso eblas nur, se la luno situas proksime de la tero kaj tial por tera rigardanto aspektas ne malpli granda ol la suno.
Ringa suna eklipso
[redakti | redakti fonton]Se aliflanke la luno troviĝas relative malproksime de la tero, kaj por tera rigardanto aspektas pli eta ol la suno, ĝi nur kovras la centron de la suno dum suna eklipso kaj ĉirkaŭe restas luma ringo.
Hibrida suna eklipso
[redakti | redakti fonton]Hibrida suna eklipso komenciĝas kaj finiĝas ĉiam kiel ringa eklipso kaj dum la meza parto tre mallonge iĝas plena eklipso. Hibridaj eklispoj estas maloftaj - unu procento de ĉiuj sunaj eklipsoj apartenas al tiu ĉi kategorio. En aprilo 2005 en la orienta parto de pacifika oceano antaŭ la marbordo de Kostariko kaj Panamo okazis tia tipo de eklipso dum proksimume 30 sekundoj, kaj la sekva okazos en 2013. La fenomeno de unue ringa, meze plena kaj fine ringa eklipso eblas pro tio, ke dum la momento de la eklipso la distanco inter luno kaj tero preskaŭ ekzakte samas al la longeco de la kerna ombro de la luno: la luno do nur "pene" kovras la sunon, kaj nur dum tre mallonga tempo pro la sfera formo de la tero. La "kerna ombro" de la luno sur la tero nur ampleksas radiuson de malmultaj dekoj da kilometroj.
Parta suna eklipso
[redakti | redakti fonton]La luno ne pasas ekzakte antaŭ la suno, sed iom supre aŭ sube, kaj tial nur parte kovras ĝin. Se ne plej granda parto de la suno kovriĝas, parta suna eklipso sur la tero per tre multaj homoj tute ne rimarkiĝas. Kompreneble ankaŭ plena suna eklipso komenciĝas kaj finiĝas per parta eklipso.
Datoj de tempe proksimaj sunaj eklipsoj
[redakti | redakti fonton]dato | speco de suna eklipso | daŭro (*) min / s | rigardebla en ja jenaj teraj regionoj |
---|---|---|---|
19-a de marto 2007 | parta | - | Azio, Alasko |
11-a de septembro 2007 | parta | - | Latinameriko, Antarktiko |
7-a de februaro 2008 | ringa | 02m12s | Antarktiko, Aŭstralio, Novzelando |
1-a de aŭgusto 2008 | plena | 02m27s | Norda Ameriko, Eŭropo, Azio |
26-a de januaro 2009 | ringa | 07m54s | suda Afriko, Antarktiko, sudorienta Azio, Aŭstralio |
22-a de julio 2009 | plena | 06m39s | orienta Azio, Pacifika oceano, Havajo |
15-a de januaro 2010 | plena | ||
11-a de julio 2010 | plena | ||
4-a de januaro 2011 | parta | ||
1-a de julio 2011 | parta | ||
20-a de marto 2015 | plena | Ferooj (en Mezeŭropo parte videbla) |
(*) daŭro de tuta suna eklipso.
La plena suna eklipso de la 22-a de julio 2009 estis la plej longa de la 21-a jarcento. Teorie la centra fazo de tuta suneklipso povis daŭri 7m31s.