Villeneuve-lès-Avignon
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Villeneuve |
Villeneuve-lès-Avignon · Vilanòva d'Avinhon | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
la fortikaĵo Saint-André superrigardas ĉirkaŭajn domojn
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Okcitanio | ||||
Departemento | Gard | ||||
Arondismento | Nîmes (Nimo) | ||||
Kantono | Villeneuve-lès-Avignon / Vilanova d'Avinyó | ||||
| |||||
INSEE kodo | 30351 [+] | ||||
Poŝtkodo | 30400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 12 617 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 691 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 58′ N, 4° 48′ O (mapo)43.9663888888894.7958333333333Koordinatoj: 43° 58′ N, 4° 48′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 25 m [+] | ||||
Areo | 18,27 km² (1 827 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Villeneuve-lès-Avignon [+] | |||||
Villeneuve-lès-Avignon (jen france, okcitane Vilanòva d'Avinhon) estas franca komunumo en la regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]), historie en Langvedoko-Rusiljono. Ĝi apartenas al la departemento Gard kaj la arondismento de Nîmes, kaj estas sidejo de samnoma kantono de Villeneuve-lès-Avignon. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 12 617 loĝantoj sur areo de 18,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 691 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nîmes (Nimo) kaj al la kantono Villeneuve-lès-Avignon / Vilanova d'Avinyó.
La teritorio havas komunan limon kun Les Angles, Pujaut, Rochefort-du-Gard, Sauveterre, Avignon kaj Sorgues.
Inter esperantistoj la urbo aparte konatiĝis en somero 1957, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Rheinbach (Germanio) ekde 1960
- Peñíscola (regiono Valencilando en Hispanio) ekde 1972
- San Miniato (regiono Toskano en Italio) ekde 1992
- Gíthio (Γύθειο, komunumo Anatoliki Mani, Lakonio, Peloponezo en Grekio) ekde 1997
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 5-a jarcento piede de la monto Andaon fondiĝis abatejo konsekrita al la kristana sanktulo Andreo, ĉirkaŭ kiu iom post iom ekestis loĝloko.
Fondodato de la urbo konsideratas la jaro 1292, kiam la franca reĝo Filipo la 4-a, nomata "Filipo la bela", fiksis kontrakton kun la abatejo, kiu antaŭvidis la starigon de fortikaĵo kaj turo vidalvide de Avinjono, por protekti la abatejon situanta ĉe la tiutempa limo de la regno. La loĝloko ĉe la abatejo kaj la nova fortikaĵo komence Villeneuve de Saint-André près Avignon ("novurbo de Sankta Andreo ĉe Avinjono") havis multajn privilegiojn.
Dum la papoj vivis en Avinjono, ili kaj kardinaloj starigis imponajn palacojn en la urboj, kiuj ankoraŭ nun dominas la urban impreson. Ankaŭ post la reveno de la papoj al Romo, la urbanoj pro la privilegioj kaj la daŭra ĉeesto de riĉaj monaĥejoj tenis prosperan bonstaton.
Dum la Franca Revolucio de 1789 la urbo Villeneuve iĝis centro de kantono. En la 19-a jarcento la loko iĝis preferata vivejo por riĉaj civitanoj de Avinjono, kiuj de ĉi tie havis belan panoraman rigardon al sia urbo. Grandkvante nuntempe ankoraŭ estas same: daŭre multaj riĉaj civitanoj laborantaj en Avinjono vivas en la urbo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Monaĥejo Notre-Dame-du-val-de-Bénédiction
- Fortikaĵo Saint-André
- Turo Philippe Le Bel
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 1957 la Internacia Junulara Kongreso okazis en Villeneuve-lès-Avignon sed kun partopreno de nur 30 personoj; tiam okazis la unua oratora konkurso, en kiu venkis juna Carlo Minnaja.