Vitruvio
Vitruvio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Marcus Vitruvius Pollio | ||
Naskonomo | Marcus Vitruvius Pollio | |
Naskiĝo | en Romia Respubliko | |
Morto | ||
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | arkitekto verkisto vd | |
Aktiva en | Italio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | De architectura vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vitruvio Poliono (latine Vitruvius Pollio) (ĉirkaŭ 90-10 a.K) estis romia arkitekto kaj inĝeniero. Li verkis inter 25-23 a.K. deklibran verkon kun titolo "De architectura" (Pri Arkitekturo). La verkon li dediĉis al imperiestro Aŭgusto.
La unuaj sep volumoj okupiĝas pri la konstruado, la 8-a pri la akvoprovizado, kanaloj, akveduktoj, la 9-a pri la tempomezuro (sunhorloĝoj, akvo-horloĝoj), la 10-a pri maŝinoj, inkluzive militistaj.
Lia verkaro estis pionira siatempe, kaj dum multaj postaj jarcentoj inspiris artistojn verki ilustraĵojn al la origine senbilda verko. La supozeble plej fama el tiuj verkoj estas la vitruvia homo de Leonardo da Vinci.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Aperis en Antologio Latina, vol.2, paĝ. 547-549, etaj ekzemplaj tekstoj kune kun bildo pri akvopumpilo.
- Arkitekturaj teoriistoj
- Universalaj kleruloj
- Romiaj arkitektoj
- Romiaj militverkistoj
- Verkistoj pri arkitekturo
- Latinlingvaj verkistoj
- Romiaj militistoj
- Romiaj armeinĝenieroj
- Julio Cezaro
- Historio de minado
- Homoj de la Gaŭla milito
- Romianoj de la 1-a jarcento a.K.
- Naskiĝintoj en la 1-a jarcento a.K.
- Mortintoj en la 1-a jarcento