Universitato de Hajdelbergo
La Universitato de Hajdelbergo (germane Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg) estas universitato en Hajdelbergo, Germanio.
Ĝi estas plej malnova universitato el Germanio; fondis ĝin Rupreĥto la 1-a en 1386, laŭ buleo de la papo Urbano la 6-a datida de la 23-a de oktobro 1385, rajtigante la fondon de la universitato, kaj ĝi ricevis la latinan nomon Ruperto Carola Heidelbergensis. Estis la tria universitato de la Sankta Romia Imperio, post la Universitato de Karolo de Prago kaj la Universitato de Vieno. Tamen kelkaj historiistoj taksas ĝin nur la kvara dirante ke la Universitato de Erfurto estus pli maljuna. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo, kaj ankaŭ membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.
Famaj iamaj universitatanoj
[redakti | redakti fonton]- Nikolao de Kuzo (1401-1464)
- Ludwig Dringenberg (1410–1477)
- Petrus Luder (1415-1472)
- Jakobo Vimfelingo (1450-1528)
- Johann von Dalberg (1455-1503)
- Thomas Murner (1475-1537)
- Jakob Spiegel (1483-1547)
- Simon Grynaeus (1493-1541)
- Paulus Melissus (1539-1602)
- Janus Gruterus (1560-1627)
- Claudius Salmasius (1588-1653)
- Julius Wilhelm Zincgref (1591-1635)
- Matthäus Merian (1593-1650)
- Martin Opitz (1597-1639)
- Baruĥ Spinozo (1632-1677)
- Matthias Schleiden (1804-1881)
- Robert Schumann (1810-1856)
- Alexander Crum Brown (1838-1922)
- Thomas Edward Thorpe (1845-1925)
- Wilhelm Weith (1846-1881)
- Viktor Meyer (1848-1897)
- Max Weber (1864-1920)
- Hans Jensen (1907-1973)
- Manfred Bukofzer (1910-1955)
- Hannah Arendt (1906-1975)
- István Csekey, juristo
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]La hajdelberga universitato estas unu el la altlernejaj lokoj, kiuj tradicie estas fokusoj de la aktivuloj de Germana Esperanto-Junularo. Interalie (la listo estas ĉio krom kompleta) ĉi tie studis Frank Stocker, Ulrich Matthias kaj Annette Lui, inter 1985 kaj 2000 membro de la aktora skipo de la esperantlingva teatra grupo Kia Koincido.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mission Statement. Alirita 13 April 2017.