Treskiornitedoj
Treskiornitedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Subfamilioj
| ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La familio Treskiornitedoj, antaŭe konataj kiel Plataleedoj, enhavas ĉirkaŭ 34 speciojn de grandaj ter- kaj vadbirdoj en du subfamilioj: nome la ibisoj kaj la plataleoj. La plataleoj kaj ibisoj rilatas al aliaj grupoj de longkruraj vadbirdoj de la ordo de Pelikanoformaj (antaŭe Cikonioformaj birdoj), enhavante cikoniojn, ardeojn kaj botaŭrojn.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La membroj de tiu familio havas longajn, larĝajn flugilojn kun 11 unuarangajn plumojn kaj ĉirkaŭ 20 duarangajn. Ili estas fortikaj flugantoj kaj, spite sia grando kaj pezo, tre lertaj ŝvebantoj. Ties korpo estas longeca, kaj same aŭ plie ankaŭ la kolo kaj la kruroj eĉ plie. La beko estas longa, kurva ĉe la ibisoj kaj rekta kaj videblege platigita ĉe la plataleoj.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Ili disvastiĝas preskaŭ tutmonde; ili troviĝas proksime de preskaŭ ĉiu areo en kiu estas akvo ĉu neflua ĉu mezflua ĉu mezsala. Ibisoj troviĝas ankaŭ en areoj pli sekaj, eĉ urbaj rubejoj. Ĉiuj estas tagaj birdoj kiuj pasigas la tagon dum manĝas diversegajn tipojn de senvertebruloj aŭ etajn vertebrulojn. La ibisoj faras tion per beka traserĉo de malmola tero aŭ koto kaj plataleoj per balancado de beko de unu flanko al alia en neprofundaj akvoj. Nokte ĉiuj haltas sur arbaj branĉoj proksime de akvo. Ili estas koloniaj; ili manĝas, haltas kaj flugas kune, ofte laŭ formacio.
Nestado estas kolonia ĉe ibisoj, pli ofte pogrupeta aŭ soleca ĉe plataleoj, preskaŭ ĉiam en arboj super akvo, sed foje en insuloj aŭ insuletoj en marĉoj. Kutime, la ino konstruas grandan strukturon el junkoj aŭ bastonetoj alportitaj de la masklo. Ĝi demetas el 2 ĝis 5 ovojn; la idoj eloviĝas ne samtempe. Ambaŭ gepatroj kovas laŭ vicoj kaj post eloviĝo manĝigas la idojn per parta vomado. Du aŭ tri semajnoj post eloviĝo la idoj jam ne bezonas regulan zorgadon kaj povas elnestiĝi, ofte per formado de bebularoj kaj reveno nesten por ricevi manĝon de gepatroj.
Subfamilioj, genroj kaj specioj
[redakti | redakti fonton]- Subfamilio Treskiornitenoj: ibisoj
- Genro Threskiornis
- Afrika blanka ibiso, Threskiornis aethiopicus
- Madagaskara ibiso, Threskiornis bernieri
- †Reunia ibiso, Threskiornis solitarius formortinta
- Nigrakapa ibiso, Threskiornis melanocephalus
- Aŭstralia blanka ibiso, Threskiornis molucca
- Dornakola ibiso, Threskiornis spinicollis
- Genro Pseudibis
- Nigra ibiso aŭ Ruĝnuka ibiso, Pseudibis papillosa
- Blankanuka ibiso aŭ Blankaŝultra ibiso, Pseudibis davisoni
- Giganta ibiso, Pseudibis gigantea aŭ Thaumatibis gigantea
- Genro Geronticus aŭ Kalvibisoj
- Norda kalvibiso aŭ Ermitibiso, Geronticus eremita
- Kalvibiso, Geronticus calvus
- Genro Nipponia
- Ruĝa ibiso Nipponia nippon
- Genro Bostrychia
- Oliveca ibiso, Bostrychia olivacea
- Santomea ibiso, Bostrychia bocagei
- Makulbrusta ibiso, Bostrychia rara
- Mustaĉibiso, Bostrychia hagedash
- Karunklibiso, Bostrychia carunculata
- Genro Theristicus
- Plumbibiso, Theristicus caerulescens
- Brunkola ibiso, Theristicus caudatus
- Nigrabrida ibiso, Theristicus melanopis
- Genro Cercibis
- Akravosta ibiso, Cercibis oxycerca
- Genro Mesembrinibis
- Verda ibiso, Mesembrinibis cayennensis
- Genro Phimosus
- Ruĝabrida ibiso, Phimosus infuscatus
- Genro Eudocimus
- Amerika blanka ibiso, Eudocimus albus
- Skarlata ibiso aŭ Roza ibiso, Eudocimus ruber
- Genro Plegadis
- Bruna ibiso, Plegadis falcinellus
- Blankabrida ibiso, Plegadis chihi
- Punaa ibiso, Plegadis ridgwayi
- Genro Lophotibis
- Krestibiso, Lophotibis cristata
- Genro Threskiornis
- Subfamilio: Plataleenoj kulerbekuloj aŭ plataleoj
- Genro Platalea
- Eŭrazia plataleo, Platalea leucorodia'
- Orienta plataleo, Platalea minor
- Afrika plataleo, Platalea alba
- Reĝa plataleo, Platalea regia
- Flavbeka plataleo, Platalea flavipes
- Ajajao, Platalea ajaja
- Genro Platalea
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La familio Treskiornitedoj estis iam konata kiel Plataleedoj. La plataleoj kaj ibisoj estis iam konsiderataj kiel rilataj al aliaj grupoj de longkruraj vadbirdoj de la ordo Cikonioformaj. Ĵusa studo trovis, ke ili estas membroj de la ordo Pelikanoformaj.[1] Reage al tiuj trovoj, la Internacia Ornitologia Kongreso (IOK) ĵus reklasigis la Treskiornitedojn kaj ties fratan taksonon Ardeedoj en la ordon Pelikanoformaj anstataŭ la antaŭa ordo Cikonioformaj.[2] Ĉu ambaŭ subfamilioj estas reciproke monofiletikaj estas ankoraŭ malferma demando. La Sudamerika Listokontrola Komitato en sia informo pri Treskiornitedoj inkludas la jenan komenton "Oni agnoskas du subfamiliojn tradicie (ekz, Matheu & del Hoyo 1992): Treskiornitenoj ĉe ibisoj kaj Plataleenoj ĉe plataleoj; ĉar ĉefa distingo rilatas al bekoformo, necesas aldona informaro, speciale genetika, por rekoni ĉefan, profundan disigon en la familio."[3]
Studo de mitokondria DNA de plataleo plus la Afrika blanka ibiso kaj la Skarlata ibiso trovis ke plataleoj formas kladon kun malnovmonda genro Threskiornis, kun Nipponia nippon kaj Eudocimus kiel progrese pli fruaj posteuloj kaj pli distaj parencoj, kaj de tie aperas duboj pri la aranĝo de la familio en ibisa kaj platalea subfamilioj.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (June 2008) “A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History”, Science 320 (5884), p. 1763–1768. doi:10.1126/science.1157704.
- ↑ "Gill, F. & D. Donsker (Eds). 2010. IOC World Bird Names (version 2.4). Disponebla ĉe http://www.worldbirdnames.org/ [Konsultita la 29an de majo 2010].
- ↑ A classification of the bird species of South America. South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Alirita 2009-09-09.
- ↑ Chesser, R.Terry; Yeung, Carol K.L.; Yao, Cheng-Te; Tians, Xiu-Hua; Li Shou-Hsien (2010). “Molecular phylogeny of the spoonbills (Aves: Threskiornithidae) based on mitochondrial DNA”, Zootaxa (2603), p. 53–60.