Wera Blanke
Wera Blanke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1933 (91-jaraĝa) en Leipzig |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Martin Flörchinger |
Edz(in)o | Detlev Blanke Wolfgang Dehler |
Infano | Thomas Dehler ( Wolfgang Dehler) |
Okupo | |
Okupo | aktoro esperantisto |
Wera Blanke (naskiĝis la 2-an de marto 1933 kiel Wera Paintner en Leipzig) estas germana aktorino kaj esperantistino, kiu aktivas sur terminologia kampo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Wera Blanke estas filino de la geaktoroj Ruth Trumpp kaj Martin Paintner-Flörchinger, sub la fraŭlina nomo Wera Paintner (samtempe aktora nomo). Ŝi studis en la orientberlina ŝtata lernejo por aktoroj (Staatliche Schauspielschule Berlin in Berlin-Schöneweide, 1956-58), laboris tie kiel docento (1967-71), havis engaĝojn ĉe teatroj en Lepsiko (Leipzig), Altenburg, Weimar kaj liberprofesie ludis en pli ol 40 televidaj filmoj kaj scenaĵoj. Ŝi kunlaboris en pli ol 50 radiaj emisiaĵoj, krome dublaĵoj por diversĝenraj filmoj kaj literaturaj programoj. Blanke krome kvalifikiĝis kiel flegistino kaj okupis sin kiel labor- kaj kreo-terapiistino en psikoterapia kliniko en Berlino (1971-1982), kie ŝi evoluigis novajn metodojn (sub la nomo Wera Dehler). Kun sia unua edzo, la germana aktoro Wolfgang Dehler, ŝi havas tri infanojn, inter ili Thomas Dehler (*1961), kiu estas aktoro en Leipzig.
Terminologia agado
[redakti | redakti fonton]Kun sia dua edzo Detlev Blanke Wera Blanke sin aktive engaĝis por aspektoj de fakaj aplikoj de Esperanto. Ŝi iniciatis la 1987 fonditan Terminologian Esperanto-Centron (TEC) de Universala Esperanto-Asocio (UEA), publikigis kaj prelegis, aparte en la germana kaj Esperanto, pri planlingvaj radikoj de terminologio-scienco (Terminologielehre), i.a. lige al Eugen Wüster, Ernest Drezen, Alfred Warner, kaj pri terminologia agado en Esperanto.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]Wera Blanke ricevis la Eugen-Wüster-Sonderpreis (2006) de Infoterm pro siaj meritoj pri la terminologisciencaj esploroj lige al planlingvoj kaj esperantologio. En 2018 Germana Esperanto-Asocio deklaris ŝin sia honora membro.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Wera Paintner-Dehler:
- Esperanto-Theater. En Theater der Zeit 10/1978.
Wera Dehler:
- 6 Tezoj pri terminologia laboro. En der esperantist 18, Berlin 1982, p. 38.
- Terminologiaj principoj de Esperanto. En: der esperantist 21, Berlin 1985, p. 83–89.
- Faka apliko kaj terminologio en Esperanto. En: Esperanto 79, Rotterdam 1986, p. 83–85.
Wera Blanke:
- Multlingva mondo kaj fakvorta normigado. En: Esperanto 79, Rotterdam 1986, p. 207–208.
- Plánovojazykové korene medzinárodnej terminologickej normalizácie a jej vplyv na esperanto//Planlingvaj radikoj de internacia terminologia normigo kaj ties reefiko sur Esperanton. In: Košecký, Stanislav (ed.). Problemy Interlingvistiky. Bratislava: Jazykovedný ústav Ľ. Štúra Slovenskej akadémie vied. Slovenský esperantský zväz, Český esperantský svaz, Bratislava 1987, p. 130–139.
- Terminologia Esperanto-Centro. Efforts for Terminological Standardization in the Planned Language. In: Maxwell, Dan & Schubert, Klaus & Witkam Toon (1988. Red.): New Directions in Machine Translation. Conference Proceedings. Budapest 18/19-8-1988 Dordrecht-Providence: Foris Publishers, p. 183–194.
- Terminological standardization – its roots and fruits in planned languages. In: Schubert, Klaus (1989, Red.): Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Languages. (Trends in Linguistics. Studies and Monographs 42) Berlin-New York: Mouton de Gruyter, p. 277–292.
- Fakvortoj en Esperanto - Kion fari, se la vortaro ne plu helpas ? In: Esperanto-Dokumente 2, Deutsches Esperanto-Institut, Osnabrück 1995, p. 22–33.
- Terminologiaj principoj kaj ilia normigo - kelkaj aspektoj. In memoriam Paul Neergaard. In: Koutny, Ilona/ Kovács, Márta (Red. 1997): Struktura kaj Socilingvistika Esploro de Esperanto. Steleto & ILEI,S. 117–125, Budapest 1997.
- La Terminologia Esperanto-Centro: Spertoj, problemoj, perspektivoj. In: Malovec, Miroslav (red.): Modernaj rimedoj de komunikado. KAVA-PECH, p. 140–147, Dobřichovice 1999.
- Berlin – Esperanto – Terminologienormung. En: Fritz Wollenberg (Red.):Esperanto, Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea Libro 1903–2003. Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p. 215–220.
- Prapioniroj de nia faka lingvo. In: Pluhař, Zdeněk (eld.) Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj. KAVA-PECH, Dobřichovice 2007, p. 67–74.
- Esperanto-Terminologie und Terminologiearbeit. Mondial, Novjorko 2008, 153 paĝoj.
- mit Detlev Blanke: Fachsprachliche Kommunikation in Esperanto. En: Interlinguistische Informationen, Beiheft 19 Fachkommunikation – Interlinguistische Aspekte. Cyrill Brosch und Sabine Fiedler (eldl.), Gesellschaft für Interlinguistik, Berlin 2012, p. 9–28.
- Pri terminologia laboro en Esperanto. Elektitaj publikaĵoj. Mondial, Novjorko 2013, 332 paĝoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Fiedler, Sabine (2008)
- Vorwort. En: Wera Blanke: Esperanto – Terminologie und Terminologiearbeit. New York: Mondial, p. 7–9.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Wera Blanke en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)
En germana vikipedio: