Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

S. Yizhar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
S. Yizhar
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1916 (1916-09-27)
en Reĥovot
Morto 21-an de aŭgusto 2006 (2006-08-21) (89-jaraĝa)
en Gedera
Mortis per Kardivaskulsistema malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno judoj vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Rafi (en) Traduki
Partio Laborista de Lando Israelo
Listo Regna Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Ze'ev Smilanski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Noemi Smilansky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ze'ev Smilansky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
instruisto
politikisto
sciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en JerusalemoUniversitato je Tel-AvivoHebrea Universitato de Jerusalemo vd
Aktiva dum 1938– vd
Verkado
Verkoj The Discovery of Eliyahu ❦
Khirbet Khizeh ❦
Days of Ziklag ❦
Malkomyah yefehfiyah ❦
Q6551666 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jizhar SMILANSKIJ (hebree יִזְהָר סְמִילַנְסְקִי:, la 27-an de septembro 1916 en Kibuco Hulda apud Reĥovot – la 21an de aŭgusto 2006, en Sderoto), konata de lia plumnomo S. Yizhar ( ס. יִזְהָר‎) estis israela verkisto kaj politikisto [1][2]. Ĝenerale rigardita kiel unu el la ĉefaj figuroj en israela literaturo, li estis premiita la Israelan Premion en 1959 por beletro.

Li devenas de familio de verkistoj, lia patro, la aŭtoro Zeev Smilanskij, venis al Palestino el Odeso en 1890, la onklo de lia patro estis la fama aŭtoro Moshe Smilanskij. Yizhar studis en la kolegio de instruistoj en Jerusalemo kaj laboris kiel edukisto en Yavniel, en la infana kaj junula vilaĝo Ben Shemen, en Hulda kaj en Rehovot. Li ankaŭ studis en la Hebrea Universitato de Jerusalemo, kie li poste instruis kiel profesoro pri edukado ĝis sia emeritiĝo. Ekde 1982 li ankaŭ okupis profesorecon pri hebrea literaturo en Tel-Aviva Universitato.

Li ricevis sian pseŭdonimon S. Yizhar de la poeto Yitzhak Lamdan, kiu, kiel redaktoro de la revuo Giljonot, publikigis la unuan novelon de S. Yizhar en 1938. Ekde tiam S. Yizhar publikigis ĉiujn siajn tekstojn kaj librojn sub tiu ĉi pseŭdonimo.

Soldato kaj politikisto

[redakti | redakti fonton]

Kiel spionoficiro por la Haganah, S. Yizhar partoprenis en la Israela Milito de Sendependenco. Tio poste estis reflektita en multaj el liaj literaturaj verkoj.

Post la milito, S. Yizahr estis elektita al la unua Kneset en 1949 kiel reprezentanto por la Mapai- partio kaj restis membro de tiu partio ĝis la sesa Kneset. Li ŝanĝis al la Rafi- partio, lastatempe fondita fare de David Ben-Gurion, kaj finfine forlasis la Kneset en 1967.  

S. Yizhar estis unu el la elstaraj verkistoj de Israelo. Li formis israelan literaturon same kiel la hebrean lingvon, kiujn li riĉigis, interalie, per neologismoj kaj arkaismoj. Lia etika sinteno kaj lia konscienco estas reflektitaj en lia verkado: la poeto Haim Gouri diris ke li amis la batalantojn kaj malamis la militon.

S. Yizhar estis la unua hebrelingva verkinto kiu priskribis la elpelon de araboj de preskaŭ senhoma vilaĝo dum la Sendependiĝomilito en 1948/49 en sia rakonto Chirbet Chisa (laŭlitere: La Ruinoj de Chisa) en 1949. En ĉi tiu rakonto, publikigita de la maldekstra eldonisto Sifriat Hapoalim, li montras kompaton al la arabaj vilaĝanoj kaj severe juĝas la soldatojn de la israela armeo. Por multaj israelanoj tio faris lin perfidulo, sed la libro eniris la instruplanon de la eduka sistemo post longaj disputoj. Chirbet Chiza ankaŭ estis transformita en filmon kaj montrita en israela televido.

La ĉefverko de S.Yizhar estas la romano La Tagoj de Ziklag, en ĉi tiu libro de pli ol mil paĝoj li priskribas la historion de la Israela Milito de Sendependeco kaj montrigas grupon da soldatoj en Negevo kun iliaj moralaj problemoj.

La literatura silento de Yizhar daŭris preskaŭ 30 jarojn, de la 1960-aj jaroj ĝis la fruaj 1990-aj jaroj. Dum tiu tempo, Yizhar publikigis eseojn kaj librojn pri eduko kaj literaturo. Daŭris ĝis la 1990-aj jaroj ke serio de premiitaj romanoj kaj noveloj denove estis publikigitaj, inkluzive de: Mikdamot (antaŭaĵoj). Ĉi tiu aŭtobiografie bazita romano priskribas "la ĉiutagan vivon de cionisma pionirfamilio kaj la profundajn radikojn de la aktivuloj en bibliaj kaj talmudaj fontoj."

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Joffe, Lawrence, "Yizhar Smilansky", The Guardian, 2006-08-23. (en-GB)
  2. Laor, Yitzhak, "'It is a filthy war, this'", Haaretz, August 25, 2006.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]