Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Reko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekoj en sportejo

Reko estas gimnastikilo de la sporta gimnastiko. Esperantlingvaj vortaroj kiel PIV kaj Reta Vortaro priskribas ĝin "gimnastikilo, konsistanta el du vertikalaj fostoj, kiuj tenas horizontalan stangon el ŝtalo aŭ ligno". La sportilo ankaŭ nomatas horizontala stango, alta stango respektive fiksa stango, ĉar la horizontala stango unuope similas al barilo de barieroj kutima ĝis la 20-a jarcento (komparu ankaŭ la sportilon paralelstangoj). Ekzercoj sur la reko ĉeestas en la programo de la viraj konkursoj pri arta gimnastiko.

La plej simplaj ekzercoj sur la reko estas suprentiriĝo kaj turnleviĝo. Aliaj ekzercoj konsistas el turnado ĉirkaŭ la reko kaj transflugoj, kiam la gimnasto perdas la kontakton kun la gimnastikilo. Dum la elpaŝo la sportisto devas demonstri diversajn specojn de la tenoj kaj scipovon strikte kaj precize pasi de unu ilia aspekto al la alia. La turnadon oni povas plenumi same per du manoj, kiel per unu. Oni finas la ekzercojn per akrobata desalto.

reka tenilo
la gimnasto Fabian Hambüchen ĉe horizontala stango

La juĝantaro taksas malsimplecon kaj striktecon de la plenumo de la elementoj, kaj krome kvaliton de la desalto.

Rekaj teniloj

[redakti | redakti fonton]

Gimnastoj kutimas porti rekajn tenilon iom kompareblan al sportaj gantoj dum la gimnastikado.

Dimensioj de reko

[redakti | redakti fonton]

La mekanikaj dimensioj de reko/horizontala stango estas specifigitaj en la normoj de la internacia federacio FIG:

  • alto: 278 cm (inkluzive de pli-malpli 20 centimetroj da matracoj uzataj por programofina surteriĝo de la gimnasto)
  • longo: 240 cm
  • diametro de la stango: 2.8 cm

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]