Reĝa Palaco de Milano
Reĝa Palaco de Milano | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta muzeo city palace (en) itala palaco reĝa palaco muzea konstruaĵo konstruaĵaro | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | novklasika arkitekturo vd | ||||
Arkitekto | Giuseppe Piermarini vd | ||||
Lando | Italio vd | ||||
Situo | Milano | ||||
Adreso | piazza Duomo, 12 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 45° 27′ 47″ N, 9° 11′ 28″ O (mapo)45.4630549.191153Koordinatoj: 45° 27′ 47″ N, 9° 11′ 28″ O (mapo) | ||||
| |||||
Posedata de | Comune di Milano vd | ||||
| |||||
Retejo | http://www.comune.milano.it/dseserver/webcity/portale/palreale.nsf/index.htm?readForm&settore=MCOI-66DHPH_HP | ||||
La Palazzo Reale aŭ Reĝa Palaco de Milano estis dum multaj jarcentoj la sidejo de la registaro de la urbo Milano (Italio), rezidejo de regentoj kaj aktuale grava kulturcentro, foirejo kaj ekspoziciejo.
Dum la regado de Habsburgoj ĝi suferis ŝanĝon al novklasika arkitekturo fare de la itala arkitekto Giuseppe Piermarini; la palaco estas dekstre de la fasado de la Duomo, kontraŭ la loko de la konata Galleria Vittorio Emanuele II. La fasado de la palaco sekvas la linion de iama korto, formante enirejon rilate al la Piazza del duomo, nomita ankaŭ piazzetta reale.
Menciindas la Sala delle Cariatidi (Salono de la kariatidoj) en la ĉefa etaĝo de la palaco, kiu okupas la lokon de la iama teatro, perdita pro incendio en 1776, kaj kiu estas la nura loko kiu survivis al forta bombardado de la urbo en 1943, dum kiu oni perdis la novklasikajn internojn.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Melano, Oscar Pedro Milano di terracotta e mattoni, Mazzotta, 2002.