Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Raoul Bricard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raoul BRICARD
Karikatura bildkarto el ĉ. 1913
Karikatura bildkarto el ĉ. 1913
Persona informo
Naskiĝo 23-a de marto 1870
en 9-a arondismento de Parizo
Morto 1944
Lingvoj Esperantofranca
Nacieco Francio
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Franca Politeknika Lernejo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
esperantisto
inĝeniero
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto Tekstoj pri matematiko kaj geometrio
vdr

Raoul BRICARD (23-a de marto 18701944) estis franca matematikisto, esperantisto kaj instruisto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Bricard instruis geometrion ĉe la Centra lernejo de Parizo. En 1908 li iĝis instruisto pri aplikata geometrio ĉe la Konservatorio de Artoj kaj Metioj en Parizo[1]. En 1932 li gajnis la premion Poncelet pri matematiko de la Akademio de Sciencoj de Parizo pro sia verko pri geometrio[2].

En 1896 Bricard publikigis tekston pri la tria problemo de Hilbert, antaŭ la famigo de Hilbert[3]. En tiu teksto li pruvis, ke la spegulsimetria hiperpluredroj estas tondile kongruaj kaj pruvis malfortan version de la kriterio de Dehn.

En 1897 Bricard publikigis gravan esploron pri flekseblaj pluredroj[4]. En tiu esploro, le klasifikis ĉiujn flekseblajn okedrojn[5]. Ĉi tiu verko utilis al studoj de Henri Lebesgue en 1938[6]. Poste, Bricard malkovris notindan 6-bretan linkages.[7][8] Bricard eĉ trovis unu el la unuaj geometriaj pruvoj de la teoremo de Morley en 1922[9][10].

Esperantio

[redakti | redakti fonton]

Brikardo estis eksprezidanto de la Pariza EG kaj kunorganizinto de la UK 1914 en Parizo. Li eĉ kunlaboris al Scienca Revuo kaj verkis libron pri matematiko esperante.

Bricard, kiu estas listigita en la Enciklopedio de Esperanto.[11], skribis verkojn kaj esperantlingve kaj franclingve:

  1. Science, vol. 28 (1908), p. 707.
  2. "Prize Awards of the Paris Academy of Sciences", Nature vol. 131 (1933) 174-175.
  3. R. Bricard, "Sur une question de géométrie relative aŭ polyèdres", Nouvelles annales de mathématiques, Ser. 3, Vol. 15 (1896), 331-334.
  4. R. Bricard, Mémoire sur la théorie de l’octaèdre articulé Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine, J. Math. Pures Appl., Vol. 3 (1897), 113–150 (vidu ankaŭ la anglan tradukon).
  5. P. Cromwell, Polyhedra, Cambridge University Press, 1997.
  6. H. Lebesgue, "Octaedres articules de Bricard" Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine, Enseign. Math. Ser. 2, 13, No. 3, 175-185.
  7. K. Wohlhart, The two types of the orthogonal Bricard linkage, Mechanism and machine theory, vol. 28 (1993), 809-817.
  8. Bricard 6 Bar Linkage Origami, video ĉe YouTube.
  9. Richard K. Guy, "The Lighthouse Theorem, Morley & Malfatti - A Budget of Paradoxes" Arkivigite je 2010-04-01 per la retarkivo Wayback Machine, American Mathematical Monthly 114 (2007) 97-141.
  10. Alain Connes, "Symmetries", European Mathematical Society Novaĵlitero No. 54 (decembro 2004).
  11. Encyclopedia of Esperanto. Arkivita el la originalo je 2006-03-02. Alirita 2021-08-18.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.