Ramfastoj
Ramfastoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ramfastoj estas birdoj de la genro Ramphastos, tio estas genro de tukanoj, tropikaj kaj subtropikaj preskaŭ paserinaj birdoj el Centr- kaj Sudameriko, kiuj estas tre brile koloritaj kaj havas enormajn, ofte kolorplenajn, bekojn.
Tiu ĉi genro enhavas la plej grandajn tukanojn. Ĉiuj specioj estas baze fruktomanĝantaj, sed ili manĝas ankaŭ insektojn kaj aliajn etajn predojn. Ili estas arboremaj kaj nestumas en arbotruoj, kie la ino demetas el 2 al 4 blankajn ovojn. Ili estas loĝantaj reproduktuloj kaj ne migras.
La iskonocera aŭ porbirda laŭso Austrophilopterus cancellosus oni supozas, ke parazitas ĉiun specion de Ramphastos. Ties ekzisto estis konfirmita en ĉiu specio escepte la Citrongorĝa tukano, Ramphastos (vitellinus) citreolaemus.(Price & Weckstein 2005)
Specilisto
[redakti | redakti fonton]- Sulfurbrusta tukano, Ramphastos sulfuratus
- Ĉokoa tukano, Ramphastos brevis
- Bluokula tukano, Ramphastos vitellinus
- Ariela tukano, Ramphastos (vitellinus) ariel
- Flavborda tukano, Ramphastos (vitellinus/ariel) culminatus
- Citrongorĝa tukano, Ramphastos (vitellinus) citreolaemus
- Dukolora tukano, Ramphastos dicolorus
- Brunbeka tukano, Ramphastos swainsonii
- Nigrabeka tukano, Ramphastos ambiguus
- Blankgorĝa tukano, Ramphastos tucanus
- Ruĝbeka tukano, Ramphastos (tucanus) tucanus
- Kuviera tukano, Ramphastos (tucanus) cuvieri
- Tokoa tukano, Ramphastos toco
Diverseco de tukanbekoj
[redakti | redakti fonton]-
Sulfurbrusta tukano
Ramphastos sulfuratus -
Bluokula tukano
Ramphastos v. vitellinus -
Dukolora tukano, Ramphastos dicolorus
-
Blankgorĝa tukano, Ramphastos tucanus
-
Tokoa tukano
Ramphastos toco
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Price, Roger D. & Weckstein, Jason D. (2005): The genus Austrophilopterus Ewing (Phthiraptera: Philopteridae) from toucans, toucanets, and araçaris (Piciformes: Ramphastidae). Zootaxa 918: 1-18. PDF plena teksto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildaro Arkivigite je 2007-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Listo de Tukanoj
- Fimoj Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today ĉe Interreta Birdokolekto