Racu
Racu | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Csíkrákos (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 27′ N, 25° 46′ O (mapo)46.45166666666725.760555555556Koordinatoj: 46° 27′ N, 25° 46′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 688 m | |
Poŝtkodo | 537298 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.559 (en 2009) | |
– vilaĝo | 1.066 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 85662 | |
Racu [raku] (hungare Csíkrákos [ĉikrakoŝ][1][2]) estas vilaĝo en Rumanio en la valo de la rivero Olt norde de Miercurea Ciuc. Administre ĝi de 2004 estas komunuma sidejo; ĝis tiam ĝi apartenis al Siculeni.
Al la komunumo apartenas la vilaĝo Gârciu, kiu ĝis 2011 nomiĝis Satu Nou.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 oni nombris 1 604, en 1992 1 160 loĝantojn (99,5 % da hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba menciaĵo estas el 1332 kiel ekleziejo. En 1764 ĉi tie kunvenis la sikuloj por protesti kontraŭ la envicigo en landlimgardistaron. Vidu: Siculicidium. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Csíkrákos apartenis al Hungario (Csík). En 1907 Béla Bartók kolektis tie 43 popolmelodiojn.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Erzsébet Borbáth (n. 22-a de novembro 1945): instruistino pri la hungara kaj rumana lingvoj kaj literaturoj, lernejestro en Miercurea Ciuc agantino por la denasklingva instruado de ĉangohungaroj de Moldavio.
- Elek Cserey (nagyajtai) (Csíkrákos, 14-a de junio 1714 – ? aprilo 1769) reĝa juĝoficisto.
- Farkas Cserey (nagyajtai), 1719 – Vieno, 9-a de decembro 1782): kortega konsilanto
- Mihály Cserei (21-a de oktobro 1667 aŭ 1688 - Aita Mare, 22-a de aprilo 1756): historiverkisto.
- János Fodor Patrik (? 1706 – Esztelnek, 28-a de oktobro 1727): lernejdram-verkisto.
- Béla Kölönte (1883–1934): historiisto, verkisto.
- Anna Mánya, Dobos Árpádné (13-a de julio 1912 – ?): fabelverkistino.
- Bálint Sárosi (1-a de januaro 1925) muzikologo, popolmuzik-esploristo, komponisto.
- Zoltán Sárpátki, skulptisto, loĝas en tiu vilaĝo
- Gizella Sólyom (n. 10-a de novembro 1950), fakverkistino pri bestbredado
- Péter Zöld (21-a de septembro 1727 – 25-a de junio 1795: historiisto, katolika pastro.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Romkatolika preĝejo
|