Robert Goulet
Robert Goulet | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de novembro 1933 en Lawrence | ||||
Morto | 30-an de oktobro 2007 (73-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis per | Pulma fibrozo vd | ||||
Etno | French-Canadian Americans vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | The Royal Conservatory of Music (en) Universitato de Toronto Victoria School of Performing and Visual Arts (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Carol Lawrence (1963–1981) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto filmaktoro voĉaktoro teatra aktoro muzikologo aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1951– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert Gérard GOULET (26a de Novembro, 1933 – 30a de Oktobro, 2007) estis usona kantisto kaj aktoro de franc-kanada deveno. Goulet naskiĝis kaj edukiĝis en Lawrence, Masaĉuseco, ĝis 13-jaraĝa, kaj poste pasigis siajn edukajn jarojn en Kanado. Elektita kiel Sir Lancelot kaj kreinta la rolon en la muzikalo de 1960 en Broadvejo nome Camelot kun la broadvejaj steluloj Richard Burton kaj Julie Andrews, li atingis tujan agnoskon per sia aktorado kaj ludado de la kanto "If Ever I Would Leave You", kiu iĝis lia persona markokanto. Lia debuto en Camelot markis la komencon de kariero en teatro, kino, kaj muzikregistrado. Li ricevis premion Grammy, kaj lia kariero daŭris preskaŭ ses jardekojn. Li stelulis en 1966 en televida versio de la muzikalo Brigadoon, nome produktaĵo kiu ricevis kvin premiojn Emmy. En 1968, li ricevis la premion Tony al la Plej Bonkvalita Aktoro en Muzikalo pro The Happy Time, nome muzikalo pri franc-kanada familio en Otavo.
Totale li publikigis 91 diskojn, partoprenis en 15 filmoj, en diversaj epizodoj de 59 televidserioj, ludis en 34 teatraĵoj aŭ diversaj sezonoj kaj muntaĵoj de teatraĵoj ktp.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Robert Goulet, oficiala retejo
- Robert Goulet ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Robert Goulet ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Robert Goulet, Diskaro ĉe Starpulse Arkivigite je 2005-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Robert Goulet's Coda el E! News Online
- 1a de Novembro, 2007
- premio de American Mustache Institute, the Robert Goulet Mustached American of the Year Arkivigite je 2017-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Robert Goulet performs in the TV movie Brigadoon en archive.org