Pueblica de Valverde
Pueblica de Valverde | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49697 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 181 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 55′ N, 5° 54′ U (mapo)41.919166666667-5.8983333333333Koordinatoj: 41° 55′ N, 5° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 732 m [+] | ||
Areo | 25,74 km² (2 574 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pueblica de Valverde [+] | |||
Pueblica de Valverde [pŭeBLIka debalBERde] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Pueblica de Valverde estas etimologie tradukebla al Vilaĝeto de la Verda Valo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bercianos de Valverde kaj Pueblica de Valverde, okupas totalan areon de 25,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 186 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 63 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, 25 km de Benavente, 13 km de Tábara, 71 km de Puebla de Sanabria.
En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Graflando de Benavente.
Plej grava enspezofonto estis agrikulturo (ĉerizoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.