Provinco Ogliastra
Provinco Ogliastra | |
eksa provinco de Italio • provinco de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Sardio |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | OG |
Areo: | 1,854 km² |
Ĉefurbo: | Tortolì kaj Lanusei |
Loĝantaro: | 57 699 (komence de 2016) |
Loĝdenso: | 31,5 loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 22 (2022) |
Poŝtkodo: | 080xx |
Kodo laŭ ISTAT: | 109 |
Telefona prefikso: | 0782 |
Retpaĝo: | vidu tekste |
Provinco Ogliastra aŭ provinco L'Ogliastra (itale Provincia dell'Ogliastra, sarde Provìntzia de s'Ogiastra) estas itala provinco en Sardio. La provinco estis establita perleĝe en 2001. La 8-an de majo 2005, la provinco estis fakte establita kaj la provinca konsilio kaj provinca estro estis elektitaj. La kialo por la redivido estis plijustigi la dividon de ŝtataj subvencioj.
Dum la reorganizo de la sardiniaj lokaj aŭtoritatoj en februaro 2016, Ogliastra unue estis reintegrigita en la provincon de Nuoro kaj tiel dissolviĝis antaŭ ol ĝi estis restarigita per leĝo en aprilo 2021 kaj tiel starigita duan fojon sur la teritorio de nun 22 municipoj (ekskludante la municipon Seui, kiu nun estas parto de la metropola urbo Kaljaro, samnivela al provinco).
La provinco Ogliastra havas du ĉefurbojn, Tortolì kaj Lanusei, kaj situas en la orienta parto de la insulo, borde de la Tirena Maro. Krom tio ĝi limas
- nord-okcidente al la provinco Nuoro kaj
- sud-okcidente al la areo metropola urbo Kaljaro.
Kun malpli ol 60.000 loĝantoj ĝi estas la malplej loĝata provinco de Italio. Ĝia areo de 1.854 km² estas 6,2 % de la areo de Sardio, sed ĝia loĝantaro nur 3,6 %.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- malnova retejo laŭ la stato de aprilo 2017, arkivigita (itale)
- ankoraŭ pli malnova retejo laŭ la stato de aprilo 2008, arkivigita (itale)
- turisma retejo Arkivigite je 2023-05-08 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- turismaj impresoj en la retejo tripadvisor (itale) kun prezento de pli ol 30 plaĝoj
|