Pindo (montaro)
Pindo | ||
---|---|---|
Πίνδος | ||
montara sistemo [+] | ||
Landoj | Albanio, Grekio | |
Situo | Balkana Duoninsulo, Dinara Montaro | |
- alteco | 2 637,1296 m [+] | |
- koordinatoj | 40° 0′ 0″ N, 20° 45′ 0″ O (mapo)4020.75Koordinatoj: 40° 0′ 0″ N, 20° 45′ 0″ O (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Smolikas [+] | |
- koordinatoj | 40° 5′ 23″ N, 20° 55′ 34″ O (mapo)40.08972222222220.926111111111 [+] | |
Pindo | ||
Vikimedia Komunejo: Pindus [+] | ||
Pindo [1] aŭ Pinda Montaro [2] (greke Πίνδος) estas montara sistemo situanta en norda Grekujo kaj suda Albanujo. Ĝi longas ĉirkaŭ 160 km, kun maksimuma alteco de 2 637 m (Smolikas-Monto). Ĉar ĝi iras laŭlonge de la limo de Tesalio kaj Epiro, Pinda Montaro ofte estas nomata la "vertebraro de Grekujo". La montara sistemo etendiĝas ekde proksime de la grek-albanaj limoj en norda Epiro enirante la Epiran periferion - kaj Grekan Makedonujon en norda Grekujo malsupren en la nordo de Peloponezo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Ekzistas multaj vilaĝoj en Pindo, unu el ili estante Samarina, kiu fanfaronas pri unu el la plej altaj altitudoj en Grekujo. Multaj el la vilaĝoj kiel ekzemple Perivoli inkludas komunumojn de aromanioj (vlaĥs aŭ latinide parolantaj popoloj), origine paŝtistoj kaj terkultivistoj. En la lastaj jardekoj, kelkaj vilaĝoj, kiel ekzemple Metsovo, disvolviĝis en turismajn feriejojn kun skiinstalaĵoj.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Egnatia Odos aŭtovojo servas la regionon kaj ligas ĝin kun la resto de Grekujo.
Naturo kaj bestaro
[redakti | redakti fonton]La pind-montaraj miksaj arbaroj kovras larĝan gamon de altitudoj kaj vivejoj, ekde profundaj kanjonoj ĝis krutaj montoj. La diverseco pri altitudoj rezultas en du diferencajn arbarozonojn :
- Koniferarbaro, kun arboj kiel ekzemple subspecio de nigra pino kaj la endemia greka abio troviĝas en la plej altaj altitudoj, kun juniperaj duonarbaroj dominantaj proksime de la arbolimo.
- Miksa foliarbaro superregas en la valoj kaj kanjonoj de la meza kaj pli malalta altitudo.
Grandaj kolonioj de birdoj de ardeoj, plataleoj, kaj pelikanoj fiŝas en la freŝaj akvoj de la montaj lagoj de la pindaj mezvarmaj koniferarbaroj kaj miksaj arbaroj. Tiu estas unu el la malmultaj areoj en Eŭropo kie la malofta krispa pelikano troveblas. Lupoj, ŝakaloj, kaj ursoj vivas en la arbaroj.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La arbaroj de tiu ekoregiono alfrontis multajn minacojn dum de homa historio, inkluzive de tropaŝtado, agrikulturo, kaj senarbarigo. La plej grandaj minacoj nun venas de la disvolvigo de montoturismo - kaj skistacioj. Pro la malstabileco de la grundo sur krutaj montoj, vojkonstruada kaj senarbigaj agadoj kondukis al danĝeraj terglitoj kaj la kolapso de montodeklivoj. Minado de baŭksito, tropaŝtado, kaj troa kolektado de plantoj ankaŭ minacas la altan biodiversecon de tiu ekoregiono.
Naciaj Parkoj
[redakti | redakti fonton]En la la greka sekcio de Pinda Montaro estas du naciaj parkoj.
Nacia Parko Vikos-Aoos
[redakti | redakti fonton]La Nacia Parko Vikos-Aoos troviĝas sude de la urbo de Konitsa, en la okcidenta parto de Zagori-regiono. Ĝi inkludas Tymfi-Monton, Vikos-Kanjonon kaj Aoos-Kanjonon. Ĝi estis kreita en 1973.
Pinda Nacia Parko
[redakti | redakti fonton]La Pinda Nacia Parko (ankaŭ konata kiel Valia Kalda) situas en malproksima areo en la nordoriento de Pinda Montaro, norde de la urbo de Metsovo kaj sude de Perivoli. La parko de proksimume 7 000 hektaroj estis establita en 1966. Ekzistas arbaroj de nigra pino kaj fago, kaj en la pli altaj partoj, balkana pino. La parko estas rifuĝejo por urso, sovaĝa kato kaj linko. La Nacia Parko estis selektita kiel ĉefa temo por du alt-valoraj moneroj de eŭrokolektantoj: la €10 grekaj "Birdoj kaj Floroj" kaj "Nigra-pinaj Arboj" memormoneroj, monfaritaj en 2007. Sur la dorsa flanko de unu el la moneroj ekzistas panorama bildo de la nigra pinoj kiuj estas komunaj en la parko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro (2002), p. 875
- ↑ Latin form Pindus is used by Encarta. Both Pindus and Pindos are used by the Encyclopedia Britannica (here and here). Modern guidebooks tend to use Pindos (Baedeker's Greece, DK Eyewitness Travel Guide, Cicerone Mountain Walking) or Pindhos (Lonely Planet, Rough Guide).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- angle Salmon, T. 2006 : The Mountains of Greece: The Pindos Mountains. Cicerone Press ISBN 978 1852844400
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Greka montara flaŭro. Arkivigite je 2015-12-02 per la retarkivo Wayback Machine