Pedrajas de San Esteban
Pedrajas de San Esteban | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 47430 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 382 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 113 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 21′ N, 4° 35′ U (mapo)41.3419664-4.5807181Koordinatoj: 41° 21′ N, 4° 35′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 754 m [+] | ||||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pedrajas de San Esteban [+] | |||||
Pedrajas de San Esteban [peDRAĥas desanesTEban] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Pedrajas de San Esteban estas komprenebla etimologie kiel Ŝtonejoj de Sankta Stefano.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 30,7 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 334 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male fakte ĝi akiris 2 000 el la 1900-aj jaroj.
Ĝi distas 43 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Alcazarén, Megeces, Íscar, Olmedo, Aguasal kaj Villaverde de Íscar. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kun kultivkampoj norde kaj ĉirkaŭita de montetoj kun pinaroj sude.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis romiaj restaĵoj. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ligita al iamaj vojoj de romianoj kaj visigotoj inter Simanko kaj Koka. En 1732 per Reĝa Dekreto de Filipo la 5-a, Pedrajas iĝis Villa kaj sendependiĝis disde Íscar, sed dekomence en la provinco Segovio. En 1833 oni faras novan provincan dividon kaj Pedrajas venas al aparteno al la provinco Valadolido. En 1952 forta hajlo damaĝegis la loĝlokon per halbuloj tiom grandaj kiom citronoj, kiuj detruis plej parton de la tegmentojn kaj la rikolton de pinstrobiloj. Helpis najbaroj ĉefe de la apuda Alcazarén.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj, terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj forstado (grava produktado de pinjonoj el pinaj strobiloj). Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado tra naturaj lokoj, funkcianta kinejo).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 18-a jarcento kaj la ermitejo de Sacedón.