La 22-an de septembro2013 en Germanio okazis baloto por la nacia parlamento Bundestag. Komenciĝis ties 18-a parlamenta periodo. Entute rajtis voĉdoni 61,8 milionoj da germaniaj ŝtatanoj de pli ol 17 jaroj, 30 milionoj da viroj kaj 31,8 milionoj da virinoj.[1] Fakte voĉdonis 71,5 procentaĵoj de la rajtigitoj, 1,2 procentaĵoj de la voĉdonoj pro formalaj kialoj nevalidis.
Rezulte la konservativaj partioj Christlich Demokratische Union Deutschlands ("Kristandemokratia unio de Germanio", ne en Bavario) kaj Christlich-Soziale Union in Bayern ("Kristane socia unio en Bavario", nur en Bavario) atingis plej fortan rezulton, sed la koalicia partnero, la liberala Freie Demokratische Partei ("Liberala demokratia partio") ricevis malpli ol 5 procentaĵojn da voĉoj kaj entute forfalis el la parlamento. Tial la antaŭa kancelierino Angela Merkel havas la taskon sondi pri nova koalicio, por povi resti federacia kanceliero de Germanio. Kandidatoj por tia koalicio estas la Sozialdemokratische Partei Deutschlands ("Socialdemokratia partio de Germanio"), la laŭ nombro de voĉoj dua plej granda partio, kiu jam plurfoje estis en "granda koalicio" kun la du konservativaj partioj, principe ankaŭ la ekologia partio Alianco '90/La Verduloj, kaj teorie, kvankam malplej probable, ankaŭ la socialista partio La Maldekstro ("Die Linke").
En la baloto kandidatiĝis entute 30 politikaj partioj laŭ listoj en la 16 federaciaj landoj. Iuj partioj kandidatiĝis en ĉiuj federaciaj landoj, aliaj nur en kelkaj aŭ nur en unu.
Rajtis kandidatiĝi partioj, kiuj
ekde la lasta baloto reprezentiĝis per almenaŭ kvin parlamentanoj en la Bundestag (SPD, CDU, FDP, Linke, Verduloj, CSU),
ekde la lasta baloto reprezentiĝis per almenaŭ kvin parlamentanoj en almenaŭ unu el la 16 landaj parlamentoj
aŭ kiuj per la federacia balota komisiono Bundeswahlausschuss oficiale reklariĝis partoprenrajtaj partioj (supre nomitaj partioj kaj pliaj, vidu la suban liston).
Die Partei – Partei für Arbeit, Rechtsstaat, Tierschutz, Elitenförderung kaj basisdemokratische Initiative (5 landaj listoj: Berlino, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Nordrejn-Vestfalio; 32 distriktaj balotproponoj)
PSG – Partei für Soziale Gleichheit, Sektion der Vierten Internationale ("Partio por socia egaleco, sekcio de la Kvara Internacio", maldekstrisma, 3 landaj listoj: Berlino, Hesio, Nordrejn-Vestfalio)
PBC – Partei Bibeltreuer Christen (2 landaj listoj: Malsupra Saksio kaj Baden-Virtembergo; 5 distriktaj balotproponoj)
Volksabstimmung – Ab jetzt … Demokratie durch Volksabstimmung (2 landaj listoj: Nordrejn-Vestfalio kaj Baden-Virtembergo; 2 distriktaj balotproponoj)
BP – Bayernpartei (landa listo en Bavario; 11 distriktaj balotproponoj)
Die Violetten – für spirituelle Politik (landa listo en Bavario; 5 distriktaj balotproponoj)
Familien-Partei Deutschlands (landa listo en Sarlando; kvar distriktaj balotproponoj)
Feministische Partei Die Frauen (landa listo en Bavario)
Die Rechte (landa listo en Nordrejn-Vestfalio)
Partei der Nichtwähler (landa listo en Nordrejn-Vestfalio)
DKP – Deutsche Kommunistische Partei (6 distriktaj balotproponoj)
B – Bergpartei, die „ÜberPartei“ (1 distrikta balotpropono)
BGD – Bund für Gesamtdeutschland (1 distrikta balotpropono)