Portillo de Soria
Portillo de Soria | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42138 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 38′ N, 2° 7′ U (mapo)41.635277777778-2.1211111111111Koordinatoj: 41° 38′ N, 2° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 024 m [+] | ||
Areo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Portillo de Soria [+] | |||
Portillo de Soria [porTIljo deSOrja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la oriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Portillo de Soria estas etimologie komprenebla kiel Pordeto de Soria (alude al la provinclima loko kun Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 14 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 100 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.
Ĝi distas 41 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi estas inter Torrubia de Soria (oriente) kaj Villaseca de Arciel (okcidente).
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Encinares de Sierra del Costanazo, okupanta 376 hektarojn, nome 29 % de la teritorio, kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Altos Campos de Gómara, okupanta 1 293 hektarojn, nome 100 % de la teritorio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 16 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj. En la frua dokumento ĝi aperas literumita Portillo, formante parton de la Sexmo de Arciel.
Ĝis 1985 estis fervoja stacio.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.