Szilvia Varga
Szilvia Varga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1966 (58-jaraĝa) en Komárno |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Academy of Performing Arts in Bratislava (en) (1987–1991) |
Familio | |
Edz(in)o | Dezső Rancsó |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Szilvia Varga [silvia], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Szilvia, en Slovakio Silvia Vargová estas Slovakia hungara aktoro. Ŝia edzo estis Dezső Rancsó.
Szilvia Varga[1][2] naskiĝis la 12-an de majo 1966 en Komárno (Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Szilvia Varga maturiĝis en 1984, en la sekva jaro ŝi aliĝis amatore al hungarlingva teatro en sia naskiĝurbo, en 1986 al simila teatrejo en Košice. Ŝi akiris aktoran diplomon en koncerna altlernejo en Bratislavo en 1991, sed interrompe ŝi studis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1990. Dum la studjaroj ŝi ricevis rolojn en Komárno. Inter 1991-1994 ŝi estis membro de Teatro Petőfi (Veszprém), sed samtempe ŝi tenis siajn rolojn en Komárno. Inter 1995-2003 ŝi havis rolojn en Teatro de Kecskemét, poste en Teatro Petőfi (Sopron). En 2007 ŝi sendependiĝis, sed en 2019 ŝi revenis al teatro de Veszprém. Ŝi edziniĝis kaj naskis filinon en 1998.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - Ophelia
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Koriolano - Marcius
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Maŝa
- Molière: La mizantropo - Celimene
- Ferenc Molnár:
- Liliom - Juli
- A hattyú - Symphorosa
- Károly Nóti-István Zágon: Hyppolit, la lakeo (teatra versio) - Terka
- István Örkény: Tóték - Ágika
- Sándor Petőfi-Károly Bakonyi: János vitéz - Ilus (ina ĉefrolo)
- Tim Rice: Jesus Christ Superstar (muzikalo) - Maria
- Ede Tóth: A falu rossza - Sino Csapó
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Cecília
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Szamba (1966) - sekretariino
- Kaméleon (2008) - flegistino Bea
- Barátok közt (televizia serio, 2017) - Anett Fábián
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-11-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-11-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio