Szárazd
Aspekto
Szárazd [sArazd] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 8 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.5734/18.4245
- Loĝantaro: 280
- Poŝtkodo: 7063
- Telefonprefikso: 74
Situo
[redakti | redakti fonton]Szárazd situas sur mildaj deklivoj, fine de sakovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Pécs. Tamási troviĝas 16, Simontornya 27 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la arkeologiaj trovaĵoj komence keltoj vivis en tiu loko. La unua mencio okazis en 1228 en formo "Egenszáraz". Dum la turkoj Szárazd senhomiĝis, en 1737 germanoj refondis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germaneco estis deportita al Germanio. El Pribeta alvenis deportitaj hungaroj.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, migra poŝto, kulturdomo kun biblioteko, sportejo.