Svatopluk la 1-a
Svatopluk la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo de Grandmoravia regno | |||||
Regado | 870 - 894 | ||||
Antaŭulo | Rostislav | ||||
Sekvanto | Mojmír la 2-a | ||||
Persona informo | |||||
Свѧтопълкъ Zuentepulc Svätopluk | |||||
Naskiĝo | ??? | ||||
Morto | 894 | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | slavono vd | ||||
Loĝloko | Nitro • Velehrad vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Mojmíridoj | ||||
Patro | Bogislav | ||||
Edz(in)o | 1. Sventozizna 2. Anna de Bulgario | ||||
Infanoj | Svatopluk la 2-a Mojmír la 2-a Predslav (?) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Letter of Svatopluk I to tsar Michael vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Svatopluk la 1-a (? – 894) (aŭ ankaŭ Sventopluk, Zventapu, Zwentibald, Zuendibolch, Suatopluk; en la greka Σφενδοπλόκος, Σφεντοπλικος, en antikva slava lingvo Свѧтопълкъ, en malnovrusa Свѧтополкъ/Святополкъ, en slovaka Svätopluk) estis en jaroj 871–894 la tria kaj la plej elstara reganto de Grandmoravia regno.
Li devenis el dinastio de Mojmiridoj kaj li estis nevo de la princo Rostislav, kiun li sentronigis kaj fordonis al Frankoj. En 874 en Forchheim post kelkjaraj bataloj li subskribis packontrakton kun Ludoviko la Germana, reganto de Sankta Romia Imperio. Firmiginte tiamaniere sian pozicion, li ekbatalis kontraŭ aliaj najbaraj landoj. Dum lia vivo la imperio atingis sian historie maksimuman geografian etendiĝon.
Dum lia regado la origine antikva slava liturgio de Cirilo kaj Metodo komencis esti anstataŭigata de la latina.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 11014 Svätopluk, asteroido
- Zendeboldo, franka princo kaj reĝo de Lotaringio de majo 895 ĝis 900, kiu havis sian frankigitan nomon de sia baptopatro Svatopluk la 1-a
-
mapo de Grandmoravia regno dum regado de Svatopluk la 1-a
-
Svatopluk kun tri vergoj, siaj tri filoj kaj surskribo "Estu en konkordo!"-sgrafito sur la kastelo en Prostějov)