Sulfido
Aspekto
Vidu ankaŭ: Dusulfido
Sulfidoj estas saloj de sulfurhidrogenoj (H2S), kiuj entenas la sulfid-jonon S2− aŭ kovalentajn organikajn kombinaĵojn en strukturo de R-S-R', kiuj ankaŭ nomiĝas tioeteroj aŭ sulfanoj. La sulfid-anjonoj kun ŝargo je -2 nomiĝas mallonge "sulfidoj".
Kun la metal- aŭ duonmetal-katjonoj estiĝas ĉirkaŭ 600 sulfid-mineraloj, kiuj montras plej ofte karakterajn kolorojn kaj skrap-koloron. Al tiuj apartenas multaj ercoj, tiel la neorganikaj sulfidoj servas kiel ekspluatindaj krudmaterialoj kun granda enteno je metaloj ekz. fero, kupro, plumbo, zinko, hidrargo, arseno kaj antimono.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- galenito (PbS) [1]
- bornito (Cu5FeS4)
- Dubutila sulfido
- Dufenila sulfido
- Dumetila sulfido
- Duetila sulfido
- Dupropila sulfido
- Duizopropila sulfido
- Duizobutila sulfido
- kupro(II)sulfido (kuprobrilo) (CuS) (monosulfido)
- kalkopirito (CuFeS2)
- pirito (FeS2) (disulfido = dusulfido)
- realgaro (AsS)
- stibnito (Sb2S3) (trisulfido)
- sfalerito (ZnS)
- cinabro (HgS)
Sulfidoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ Plena Ilustrita Vortaro 2002, p.380 kaj laŭ Mineralnavn la nomo estas "galeno"