Stefano la 5-a (papo)
Aspekto
- Ne konfuzu kun aliaj regantoj nomataj Stefano la 5-a
Stefano la 5-a | ||
---|---|---|
110-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | ??? | |
Pontifiko | de Septembro 885 | |
ĝis 14-a de septembro 891 | ||
Antaŭulo | Adriano la 3-a | |
Sekvanto | Formoso | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ??? en Romo, Italio | |
Morto | 14-a de septembro 891 en ??? | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Stefano la 5-a (m. la 14-an de septembro 891 en Romo) estis papo de 885 ĝis 891.
Li fariĝis papo en decembro – sen interakordo kun la orientfranka reĝo Karlo la 3-a „la dika“, kiu pro tio rifuzis al li la apogon kontraŭ la Saracenoj.
Stefano la 5-a post tio turnis sin al la duko Gido de Spoleto, la tiam plej potenca princo de Italio. Post la morto de Karlo la 3-a li estis devigita, Gidon de Spoleto kroni imperiestro.