Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Sistema administranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por Vikipedia sisopo, vidu la paĝon Vikipedio:Administrantoj


Sistema administranto (aŭ sistemestrosisopo laŭ la angla sysop) estas ĝenerale uzata termino por administranto de bultenejo (angle BBS), aŭ por administranto en spaco de speciala intereso de iu interreta servo, aŭ historie, administrantoj de komputila sistemo, speciale de hal-komputilegoj.

Uzado de la termino "sisopo" kulminis dum 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam ĝi estis uzata preskaŭ ekskluzive por la operatoroj de BBS-oj. Iu kiu sur la interreto faris ekvivalentan laboron komencis uzi similan terminon "sisadmino" (SysAdmin), do sistema administranto.

Kun-sisopo (Co-SysOp), do "kun-administranto" estis la uzanto, kiu havis certajn privilegiojn ĉe BBS-oj. Ĝenerale, tiuj ĉi devis helpi verigi (konfirmadi) la uzantojn kaj kontroli la diskut-forumojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]