Bischofszell
Bischofszell | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Turgovio | ||||
Distrikto | Weinfelden | ||||
Koordinatoj | 47° 30′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.50000 °N, 9.23333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.50000 °N, 9.23333 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 5466 | ||||
Areo | 11,7 km² | ||||
Alteco | 506 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 9466 | ||||
Komunumkodo | 4471 | ||||
Bischofszell estas historia urbo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 ĝi estis ĉefurbo de la tiama distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 5466 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bischofszell situas en la sudo de Kantono Turgovio ĉe la kunfluejo de la riveroj Turo kaj Sitter.
Al Bischofszell apartenas la municipoj Bischofszell-Nord kaj Sittertal kaj ek de 1996 ankaŭ Stocken/Breite, Halden kaj Schweizersholz.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Bischofszell disponas pri du stacidomoj Bischofszell Nord kaj Bischofszell Stadt ĉe la fervojlinio de Weinfelden al Sankt-Galo, kiun servas regionaj trajnoj de la entrepreno THURBO.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Bischofszell datiĝas el la jaro 1155 kiel Bischoffescella.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Partnerurboj
[redakti | redakti fonton]Partnerurbo de Bischofszell estas Bex (Kantono Vaŭdo, Svislando), Draguignan (Francio), Battaglia Terme (Italio), Waidhofen an der Ybbs (Aŭstrio) kaj Tuttlingen (Baden-Virtembergo, Germanio).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la urbo Bischofszell Arkivigite je 2001-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Bischofszell en la Historia Leksikono de Svislando
|
|