Santiago-Pontones estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provincoĤaeno, sude de Hispanio. Ĝi formiĝis en 1975 per la unuigo de la municipoj Pontones kaj Santiago de la Espada.
La areo de la municipo estas 684 km2 kie loĝas 2 956 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 4,54 loĝ./km2.
Santiago-Pontones situas sur la tuta sudo de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco, lime kun la provincoj Granado, Albacete kaj dek aliaj municipoj de la provinco Ĥaeno. Estas sur 1340 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°05′56″N 2°39′24″O.
La tuta municipa teritorio formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas trapasata de la rivero Segura kaj estas ĉefe agrikultura kaj ne tiom dependa de la olivarboj kiom la cetero de la provinco, ĉar ĝi estas pli montara. Pli gravas brutobredado (ĉefe de bovoj, inklude tiuj por taŭrludado), forstado, rura turismo, ĉasado kaj fiŝkaptado.
Ĝia municipa teritorio, de preskaŭ 700 km² estas la dua laŭ etendo de la provinco (malantaŭ nur Andújar) kaj estas formata per la kunigo de 27 domarkernoj, el kiuj la ĉefaj estas Santiago de la Espada kaj Pontones, kiuj ĝis 1975 estis sendependaj municipoj kiuj pro sia gravo nomigis la novan municipon formitan per la kunigo de ambaŭ. Ene de la municipa teritorio estas la enklavo Cabeza de la Viña, dependa de la municipo Hornos.