San Adrián de Juarros
San Adrián de Juarros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09198 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 93 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 16′ N, 3° 29′ U (mapo)42.274166666667-3.475Koordinatoj: 42° 16′ N, 3° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 055 m [+] | ||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Adrián de Juarros [+] | |||
San Adrián de Juarros [sanadriAN deĤUAros] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 94 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 23 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj enhavas la loĝlokon Brieva de Juarros, je 8 km oriente de la municipa ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo. Estas karbokuŝejo proksime de la urbo.