Sonfunelo
Sonfunelo aŭ Sonorilo (blovinstrumentoj) estas tiu finaĵo de blovinstrumentoj, je kiu la sono forlasas la instrumenton.
Lignaj blovinstrumentoj
[redakti | redakti fonton]Sonorilo nomiĝas la fino de ligna blovinstrumento. Ĝi estas plejparte cilindra (ekz. ĉe la moderna transversa fluto) aŭ konusa (je hobojo aŭ klarneto). La sonorilo havas esencan influon sur la sonkoloro de instrumento. Ekzemple hobojo kun konusa sonorilo sonas brila kaj hela, amorhobojo kun pirforma sonorilo pli malhela kaj nazume. Tre vasta, konusa sonorilo servas je kelkaj instrumentoj ĉefe por la sonformado (ŝalmo), je aliaj instrumentoj ĉefe por ornamaj celoj (sakfajfilo).
Latunaj blovinstrumentoj
[redakti | redakti fonton]Je latunaj blovinstrumentoj la sonfunelo estas la treege larĝigita finaĵo de la sonpeco. La malferm-angulo de la sonfunelo influas la suprotono-enhavon de sono de la respektiva instrumento. Principe oni povas diri:
- Ju pli granda la malferm-angulo, des pli brila la sono (ekzemple de trumpeto).
- Ju pli malgranda la malferm-angulo, des pli milda la sono (ekz. de flugilkorno).
La longeco de la sonpeco mem estas produktadmaniere kaŭzata, konektaj partoj je pli grandaj instrumentoj ofte nomiĝas arko aŭ esta rekte formitaj kiel agordotubo.
Fundamentan influon sur la ekzakta intervaldistanco ene de la naturtonaro ankaŭ havas la mezuro de la sonpeco, depende de ĝia elprocenta longeco en la tuta instrumento:
- Je normala B♭-trumpeto tio estas proksimume 50 % (60 cm).
- Je B♭-trombono tio estas proksimume 20 % (50 cm).
- Je B♭-tubjo tio estas proksimume 13 % (70 cm).
La sonpeco de korno foje estas malŝraŭbebla. Tio servas al pli facila transportebleco, ĉar oni tiamaniere pli bone povas enpaki la instrumenton.