Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Somera dormo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helikoj de specio Theba pisana estivaciantaj sur planto de Foeniculum vulgare en Montbazin, Francio.

Somera dormo (multaj lingvoj uzas formon simila al estivacio, kiu esprimo en Esperanto signifas „aranĝiĝon de la florpartoj, precipe de la petaloj, en burĝono”.) estas stato de ripozo de bestoj, simila al vintra dormo, kvankam okazas somere anstataŭ vintre.

Vintra dormo estas karakterizita per neaktiveco kaj malaltigita metabola indico, kio estas respondo al altaj temperaturoj kaj aridaj kondiĉoj. Ĝi okazas dum tempo de varmo kaj sekeco, la varma seka sezono, kiuj ofte estas la someraj monatoj. Oni scias, ke kaj senvertebruloj kaj vertebruloj eniras ĉi tiun staton por eviti damaĝojn de altaj temperaturoj kaj riskon de elsekiĝo. Kaj surteraj kaj akvaj bestoj (pro sekiĝintaj marĉoj, lagetoj) aplikas someran dormon okaze de malfavoraj kondiĉoj. La fosiliaj registroj sugestas, ke somera dormo eble evoluis antaŭ kelkcent milionoj da jaroj.

Fiziologio

[redakti | redakti fonton]

Organismoj, kiuj somere dormas, ŝajnas esti en sufiĉe "malpeza" dormado, ĉar ilia fiziologia stato povas rapide renversiĝi, kaj la organismo rapide povas reveni al normala stato. Studo farita pri Otala lactea, heliko indiĝena en partoj de Eŭropo kaj Norda Afriko, montras, ke ili povas vekiĝi el sia dormanta stato ene de dek minutoj post enirante en pli malsekan medion. La ĉefaj fiziologiaj kaj biokemiaj zorgoj por dormanta besto estas konservi energion, reteni akvon en la korpo, porciigi la uzon de stokita energio, manipuli la nitrogenajn finajn produktojn kaj stabiligi korpajn organojn, ĉelojn kaj makromolekulojn. Ĉi tio povas esti la ĉefa tasko, ĉar varmaj temperaturoj kaj aridaj kondiĉoj povas daŭri monatojn. La malpliiĝo de la metabola indico dum estivado kaŭzas redukton de makromolekula sintezo kaj degradado. Por stabiligi la makromolekulojn, dormantaj organismoj plibonigos siajn antioksidajn defendojn kaj eligas ĉaperonajn proteinojn. Ĉi tio estas vaste uzata strategio tra ĉiuj formoj de hipometabolismo. Ĉi tiuj fiziologiaj kaj biokemiaj zorgoj ŝajnas esti la kernaj elementoj de hipometabolismo tra la animaloj. Alivorte, bestoj, kiuj somere dormas, travivas preskaŭ la samajn fiziologiajn procezojn kiel bestoj, kiuj vintre dormas.