Sobotín
Sobotín | |||
germane Zöptau | |||
municipo | |||
Vido al valo de Sobotín de nordo, en antaŭaĵo parto Štěpánov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Sobotín | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Šumperk | ||
Administra municipo | Šumperk | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Hanuŝovica montetaro | ||
Situo | Sobotín | ||
- alteco | 425 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 00′ 42″ N 17° 05′ 27″ O / 50.01167 °N, 17.09083 °O (mapo) | ||
Areo | 31,91 km² (3 191 ha) | ||
Loĝantaro | 1 142 (2024) | ||
Denseco | 35,79 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1351 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 788 14 ĝis 788 16 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0715 | ||
NUTS 5 | CZ0715 540986 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Sobotín | |||
Retpaĝo: www.sobotin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Sobotín (germane Zöptau) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Moravio, en Regiono Olomouc kaj Distrikto Šumperk. Vivas ĉi tie 1 142 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stará Ves, Petrov nad Desnou, Oskava, Vikýřovice, Hraběšice, Velké Losiny kaj Vernířovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1351. La historio de Sobotín, simile kiel de plimulto de ĉirkaŭaj municipoj, estas kunigita kun minado de fererco. Tiun ĉi tie minis kaj la lokan ĉirkaŭaĵon koloniigis Žerotínidoj el Velké Losiny. Preĝejo de sankta Laŭrenco en Sobotín fariĝis en la 17-a jarcento komencanta loko de malglore konataj sorĉistinaj procesoj en senjorujo Velké Losiny. Maljunulino el Vernířovice tiam elprenis el la buŝo hostion, por ke ŝi kaŝu ĝin por malsana bovino. Tiel ne okazis sen atestantoj kaj la unua akuzo estis en la mondo.
En la 19-a jarcento Sobotín fariĝas grava centro de industria revolucio. Per konstruado fare de grafo Mitrovský (posedanto de senjorujo Loučná) ĉi tie estiĝas granda entrepreno por prilaborado de fero. En ties evoluo poste daŭrigas entreprenista klano de fratoj Kleinoj (Gebrüder Klein), kiuj per nekredebla klopodo, kreativeco kaj entreprenista spirito ellaboris el ordinaraj vilaĝanoj al unu el la plej influemaj magnatoj de tiama monarĥio, kio alportis al ili eĉ avancigo en nobelan staton kun predikato "von Wiesenberg" (el Loučná). Post la morto de grafo Mitrovský aĉetis la senjorujo Loučná, en kiun apartenis ankaŭ ferfabriko en Sobotín, kiujn ili poste kun kontribuo de profesoro Riepl disvastigis kaj enpraktikigis en sian entreprenadon. Tio bazis grandmezure en konstruado de fervojoj kaj ankoraŭ hodiaŭ ni povas vidi la nomon Sobotín sur reloj de kelkaj fervojlinioj.
Albrecht Klein rekonstruis iaman armilfabrikon en kastelon, per kio okazis divido de Kleinidoj en branĉoj de Loučná kaj Sobotín. Necesas mencii, ke Sobotínsko - Ferfabrikoj kaj maŝinfabrikoj el Štěpánov, apartenis kaj per kvalito kaj per kvantito inter plej gravaj siatempaj entreprenoj. Sed la nekredebla kresko de la giganta entrepreno de Kleinidoj staris plejparte sur kapabloj de unuopuloj de la unua generacio. La sekvanta idaro jam nur koncentriĝis al reteniĝado de la antaŭe akiritaj sukceso kaj posedaĵo. En radikala evoluo kaj bezono de renovaĵoj poste dum stagno ili leĝe ne povis sukcesi kaj pro la unua respubliko tiel finiĝas ankaŭ plimulto de iliaj akvivaĵoj. Rilate al neglekto de neceseco akomodiĝo al novaj teĥnologioj restis ilia sobotina entrepreno neeluzita kaj la tradicio de la ferfabrika produktado tiel havas ĉi tie nur etan kaj nerektan heredanton en entrepreno Velamos. Post la dua mondmilito Kleinidoj devis, same kiel plimulto de la germana etno, forlasi Moravion kaj municipo Sobotín komencas verki la historion surbaze de preskaŭ komplete nova konsisto de la loĝantoj.
Post Kleinoj ĉi tie restis kelke da konstruaĵoj, kiuj per siaj simboloj rememorigas apartenecon al la pereinta entrepreno, plu poste la kastelo - hodiaŭ servanta kiel hotelo kaj en nelasta vico maŭzoleo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 407 |
1880 | 3 277 |
1890 | 3 062 |
1900 | 2 939 |
1910 | 2 633 |
1921 | 2 434 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 199 |
1950 | 1 301 |
1961 | 1 349 |
1970 | 1 195 |
1980 | 1 355 |
1991 | 1 236 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 251 |
2014 | 1 191 |
2016 | 1 198 |
2017 | 1 191 |
2018 | 1 149 |
2019 | 1 157 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 146 |
2021 | 1 090 |
2022 | 1 117 |
2023 | 1 153 |
2024 | 1 142 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]Ĝis fino de la jaro 2009 estis parto de la municipo ankaŭ partoj Petrov nad Desnou kaj Terezín, kiuj ekde la 1-a de januaro 2010 memstariĝis kiel municipo Petrov nad Desnou.
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]
|