Nové Mohelno
Nové Mohelno | |
germane: Neumugl | |
pereinta vilaĝo | |
Restoj de konstruaĵo en la pereinta vilaĝo Nové Mohelno
| |
Oficiala nomo: Nové Mohelno | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Stará Voda |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Bohemia arbaro |
Situo | Nové Mohelno |
- koordinatoj | 49° 56′ 37″ N 12° 28′ 40″ O / 49.94361 °N, 12.47778 °O (mapo) |
Katastro | 7,9 km² (790 ha) Nové Mohelno |
Loĝantaro | 0 |
Unua skribmencio | 1312 |
- Pereo | 1950-aj jaroj |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Nové Mohelno sur mapo de la dua armea mapigado
| |
Vikimedia Komunejo: Neumugl | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Nové Mohelno (germane Neumugl) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, lokon administras nun municipo Stará Voda, troviĝanta en distrikto Cheb. Ĝi troviĝis en montaro Bohemia arbaro. La vilaĝo troviĝis proksime de monto Dyleň, 16 km de Mariánské Lázně, tre proksime de limo de Bohemio kun Supra Palatinato. En la germana flanko ĝis hodiaŭ troviĝas municipo Altmugl, ĉeĥe antaŭe Staré Mohelno. Plej proksima vilaĝo en la ĉeĥa flanko estadis Slatina (germane Lohhäuser), sed kiu jam ankaŭ pereis. La plej proksima ĝis nun enloĝata setlejo en la ĉeĥa flanko estas solejo Háj, plej proksima vilaĝo poste Vysoká.
Historio
[redakti | redakti fonton]Staré Mohelno, troviĝanta hodiaŭ en Bavario, estas unuafoje menciita en la jaro 1312. Richard Švandrlík derivas el la nomo de setlejo ties verŝajnan slavan devenon.
Nové Mohelno estas unuafoje menciata kiel "Neue Mugel" en la jaroj 1654–1655. Mastrumis ĉi tie kvar ĝardenistoj, t.e. malriĉaj dometistoj sen kampoj. Laŭ registroj el la jaro 1847 Nové Mohelno havis 24 konstruaĵojn kaj sume 146 loĝantojn. En enskribo el la jaro 1895 estas indikitaj 24 domoj kaj 107 germanaj loĝantoj.
En la jaro 1945 estis fore situanta domaro ellandigita kaj dum la 1950-aj jaroj ĝi estis detruita pro situo en limregiona zono. En arbaro en ties senpera proksimeco poste estis establita roto de ĉeĥoslovaka limgardistaro Mohelno, kiu estis nuligita en la jaro 1978.[1]
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Restoj de konstruaĵo en la pereinta domaro Nové Mohelno
-
Malnova aleo rememorigas vojon, kiu antaŭe kondukis tra la vilaĝo
-
Nové Mohelno: vido al eksaj kampoj. La vilaĝo mem situis dekstre sube.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nové Mohelno (Neumugl). zanikleobce.cz. Alirita 12. 4. 2006.
|